Provinco Limón

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Provinco Limón
FlagoBlazono
provinco de Kostariko [+]

LandoKostariko

Supermara alteco51 m [+]
ĈefurboLimón
- koordinatoj10° N, 83° U (mapo)10.03-83.22Koordinatoj: 10° N, 83° U (mapo)
Areo9 188,52 km² (918 852 ha) [+]

Loĝantaro469 797 [+] (2022)
Denseco51,13 loĝ./km² [+] [+]

HorzonoUTC-06:00 [+]
ISO 3166-2CR-L

Provinco Limón (Provinco Limón)
Provinco Limón (Provinco Limón)
DEC
Provinco Limón
Provinco Limón

Provinco Limón (Kostariko)
Provinco Limón (Kostariko)
DEC
Provinco Limón
Provinco Limón

Map
Provinco Limón
Vikimedia Komunejo:  Limón Province [+]
vdr

Provinco Limón estas provinco de orienta Kostariko. Ĝi situas en la orienta parto de la lando, borde de la Kariba Maro. Laŭ la stato de 2022 en la provinco vivis 469 797 loĝantoj sur areo de 9 188,52 kvadrataj kilometroj, kio rezultigas loĝdenson de 51 loĝantoj/km². Administra centro estas la urbo Limón, formale Puerto Limón, "haveno Limón".

Traduko: "Ie ajn mi iras, Limón-ano mi estas"

Ĝi limas norde kun Nikaragvo, nordoriente kun la Kariba Maro okupante la tutan orientan marbordon de la lando, okcidente kun Heredia, Cartago kaj San José, sudoriente kun Puntarenas kaj sudoriente kun Panamo.

Limón estas markita per tre granda kultura diverseco: kun loĝantaro ĉefe afrik-devena kaj gravaj trajtoj de la indiĝena kulturo same kiel de afrik-karibianoj, blankuloj kaj ĉinoj, ĉiu etma grupo aldonas al la zono sian propran stilon. Ĝi estas unu de la zonoj en kiu kunvenas pliaj kulturoj en la lando.