Szilvia Bognár
Etoso
Szilvia Bognár | |
---|---|
![]() | |
Persona informo | |
Naskiĝo | 13-an de februaro 1977 (47-jaraĝa) en Szombathely |
Ŝtataneco | Hungario ![]() |
Alma mater | Universitato Eötvös Loránd (1998–2004) Jurisich Miklós Gimnázium (en) ![]() ![]() |
Okupo | |
Okupo | traditional folk singer (en) ![]() ![]() |
Szilvia Bognár [silvia bognAr], laŭ hungarlingve kutima nomordo Bognár Szilvia estas hungara popolkantisto, flutisto.
Szilvia Bognár[1][2] naskiĝis la 13-an de februaro 1977 en Szombathely.
![](http://upload.wikimedia.org/wikipedia/commons/thumb/4/46/Bogn%C3%A1r_Szilvia_2015_1.jpg/220px-Bogn%C3%A1r_Szilvia_2015_1.jpg)
Szilvia Bognár en 2015
![](http://upload.wikimedia.org/wikipedia/commons/thumb/8/81/Bognar_Szilvia-01.jpg/220px-Bognar_Szilvia-01.jpg)
Szilvia Bognár en 2010
Biografio
[redakti | redakti fonton]Szilvia Bognár maturiĝis en gimnazio de Kőszeg, sed ŝi lernis ankaŭ transversan flutadon en sia naskiĝurbo. Dum la gimnaziaj jaroj ŝi kantis en popolkanta trupo, ekde 1995 en profesiaj kantogrupoj aŭ orkestroj. Ŝi akiris etnografian diplomon en Scienca Universitato Loránd Eötvös en 2004. Post 2 jaroj ŝi establis propran orkestron, kie ŝi prezentis ankaŭ ĵazmuzikojn. Ŝi ricevis premiojn inter 1995-2013. Ŝi eldonis muzikdiskojn.
Ŝia repertuaro (elekto)
[redakti | redakti fonton]- hungaraj kaj eŭropaj popolkantoj
- ĵazo