Valbona

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Valbona
municipo en Hispanio

Blazono

Blazono
Administrado
Poŝtkodo 44430
Demografio
Loĝantaro 192  (2023) [+]
Loĝdenso 5 loĝ./km²
Geografio
Geografia situo 40° 14′ N, 0° 49′ U (mapo)40.2288386-0.81066759999999Koordinatoj: 40° 14′ N, 0° 49′ U (mapo) [+]
Alto 949 m [+]
Areo 40,721379 km² ( 407 2.1 379 ha) [+]
Horzono UTC+01:00 [+]
Valbona (Provinco Teruelo)
Valbona (Provinco Teruelo)
DEC
Valbona
Valbona
Situo de Valbona
Valbona (Hispanio)
Valbona (Hispanio)
DEC
Valbona
Valbona
Situo de Valbona

Map

Alia projekto
Vikimedia Komunejo Valbona, Teruel [+]
vdr

Valbona [balBOna] estas vilaĝo kaj municipo de la provinco Teruelo (nordorienta Hispanio), nome en la sudorienta komarko Gúdar-Javalambre, kies komarka ĉefurbo estas Mora de Rubielos. Estas aparta kvartalo Mislata sur la dekstra bordo de la rivero, kun tre diferencita identeco; ĝis 1925 ĝi apartenis al la lima municipo La Puebla de Valverde kaj estis aligita al Valbona dum diktaturo kun opozicio kaj de La Puebla de Valverde kaj de parto de Mislata.

Geografio[redakti | redakti fonton]

Ĝi estas je 36 km de Teruelo, provinca ĉefurbo. Al Teruelo alvenas de nordo tri ŝoseoj, de sudo aliaj tri kaj unu okcidente el Gea de Albarracín. El la tri sudaj, tiu plej orienta nome N-234 kun A-23 Autovía Mudéjar venas el sudoriento kune kun fervojo. Laŭ tiu La Puebla de Valverde estas la plej proksima municipo al la ĉefurbo, kaj de tie ŝoseo A-232 komunikas oriente kun Valbona, kaj poste al Mora de Rubielos, la komarka ĉefurbo. Alia itinero laŭ la A-228 komunikas al Sarrión kaj Albentosa.

La municipa teritorio etendiĝas ĉe la montaro kaj ĉe la urba teritorio fluas la rivero Mijares. La loĝloko staras je 949 m super marnivelo.

Historio[redakti | redakti fonton]

La loĝloko estis fondita ĉirkaŭ la jaro 1200, post la konkero el islamanoj de Teruelo en 1170. En la 15-a jarcento estis prospera industrio de lano.

Aktualo[redakti | redakti fonton]

Bazo de ekonomio estis agrikulturo (cerealoj), forstado kaj brutobredado. Preskaŭ ĉiuj loĝlokoj de la areo perdis loĝantaron laŭlonge de la 20-a jarcento kaj tiukadre ankaŭ en Valbona oni malaltiĝis ĝis nunaj 184 loĝantoj.

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]

Notoj[redakti | redakti fonton]

Bibliografio[redakti | redakti fonton]

  • Ibáñez González, Javier (kunord.) (2009). Las Hoces del Mijares y los Caminos del Agua. Qualcina. Arqueología, Cultura y Patrimonio. ISBN 978-84-937190-0-5.
  • Ibáñez González, Javier & Casabona Sebastián, José F. (2013). Castillos, murallas y torres. La arquitectura fortificada de la Comarca de Gúdar-Javalambre. Qualcina. Arqueología, Cultura y Patrimonio. ISBN 978-84-937190-5-0.

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]