Dulce Pontes

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Dulce Pontes
Persona informo
Naskiĝo 8-an de aprilo 1969 (1969-04-08) (55-jaraĝa)
en Montijo
Lingvoj hispanaanglaitala
Ŝtataneco Portugalio
Okupo
Okupo kantaŭtorokantisto
TTT
Retejo http://www.dulcepontes.net
vdr

Dulce José da Silva PONTES (Montijo, 8-a de aprilo 1969) estas portugala kantistino kaj komponistino de fado konata en la spektakla medio kiel Dulce Pontes.

Dulce Pontes estas konsiderata artistino de Mondmuziko. Ŝia arta agado kontribuis al la renaskiĝo de fado en la 1990-aj jaroj. Ŝi estas konata pro sia agado kun artistoj kiel Ennio Morricone, Joan Manuel Serrat, Cesária Évora, Caetano Veloso, The Chieftains, Carlos Núñez, Giorgos Ntalaras, Andrea Bocelli kaj José Carreras.

Kariero[redakti | redakti fonton]

Ŝi populariĝis inter la portugala publiko tra televiprogramo Regresso ao passado. En 1991 ŝi venkis en la Festivalo RTP de Kanto kaj reprezentis Portugalion en la Eŭrovido-Kantokonkurso, kie ŝi kantis "Lusitana paixão". Ŝi rezultis la oka inter 22 partoprenantaj landoj, nome unu el la plej sukcesaj portugalaj rangigoj en tiu konkurso ĝis tiam. Sanjare ŝi partoprenus en la Festivalo OTI, okazinta en Akapulko, kie ŝi atingis la finalon, en kiu ŝi iĝis la 5a per la kanto "Ao sul da América".

En 1992 ŝi registris sian unuan albumon, Lusitana. En 1993 ŝi publikigis sian duan diskon, Lágrimas, de heterodoksa fado, kun modernaj ritmoj kaj instrumentoj, serĉe de novaj esprimaj muzikformoj. Ŝia disko, Caminhos, de 1996, enhavis klasikaĵojn kiel "Fado português", "Gaivota" kaj "Mãe preta", same kiel proprajn komponaĵojn. En la disko O primeiro canto (1999), Dulce enkondukis elementojn de ĵazo (kun kunlaboro de Maria João), antikvajn muziktradiciojn (eĉ kantas kanton en miranda lingvo) kaj malkovris jam forgesitajn melodiojn kaj instrumentojn.

Albumoj[redakti | redakti fonton]

  • Lusitana (CD, Edisom, 1992)
  • Lágrimas (CD, Movieplay, 1993)
  • A brisa do coração - Ao Vivo No Coliseu do Porto (2CD, Movieplay, 1995)
  • Caminhos (CD, Movieplay, 1996)
  • O primeiro canto (CD, Universal, 1999)
  • Best Of (Kompilaĵo, Movieplay, 2002)
  • Focus (CD, Universal, 2003) (kun Ennio Morricone)
  • O coração tem três portas (2CD + DVD, ZM, 2006) en Koliseo de Elvas.
  • Momentos (2CD, Farol Música, 2009)
  • Peregrinação (2CD, 2017)
  • Perfil (2022)