Portimão

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Por samtitola artikolo vidu la paĝon Portimão (stacidomo).
Portimão
municipo de Portugalio • urbo de Portugalio

Flago

Blazono

Flago Blazono
Administrado
Poŝtkodo 8500
En TTT Oficiala retejo [+]
Demografio
Loĝantaro 55 614  (2011) [+]
Loĝdenso 305 loĝ./km²
Geografio
Geografia situo 37° 8′ N, 8° 32′ U (mapo)37.133333333333-8.5333333333333Koordinatoj: 37° 8′ N, 8° 32′ U (mapo) [+]
Areo 182,06 km² (18 206 ha) [+]
Horzono UTC±00:00 [+]
Portimão (Faro)
Portimão (Faro)
DEC
Portimão
Portimão
Lokigo de Faro en Portugalio
Situo de Portimão

Map

Alia projekto
Vikimedia Komunejo Portimão [+]
vdr

Portimão (portugallingva prononco: [puɾtiˈmɐ̃w]) estas urbo kaj municipo de la Distrikto Faro, regiono Algarvo, Portugalio, kun ĉirkaŭ 59 867 loĝantoj (2021). La urbocentro estas je 2 km disde la Atlantiko kaj estas grava centro por fiŝkaptado kaj turismo.

Geografio[redakti | redakti fonton]

Ĝi estas sidejo de municipo kun 183 km² de areo, kun 59 867 loĝantoj (2021), subdividita en 3 freguesias. La municipo limas norde kun Monchique, oriente kun Silves kaj Lagoa, okcidente kun Lagos kaj sude estas marbordo al la Atlantiko. La urbocentro estas borde de la rivero Arade kaj je 2 km de la fama strando Praia da Rocha (Strando de la Roko), grava turisma centro de la okcidenta zono de Algarvo.

Apartamentoj ĉe Praia da Rocha.

La plej fama kaj vizitata strando de Portimão estas je Praia da Rocha, la plej proksima al la municipo sidejo, sed krome estas la belaj strandoj Alvor kaj Vau inter aliaj.

Freguesias[redakti | redakti fonton]

  • Alvor
  • Mexilhoeira Grande
  • Portimão

Historio[redakti | redakti fonton]

Preĝejo de la 15-a jarcento, rekonstruita post la tertremo de 1755.

Oni trovis arkeologiajn restaĵojn de Neolitiko kaj de romia epoko. Dum la regado de la reĝo Afonso la 5-a (1463) estis fondita Vila Nova de Portimão, rapide helpita de la martransporto al la afrika marbordo. La tertremo de 1755 interrompis la vivon kaj la ekonomion de la areo, kiu ekrekuperiĝis nur fine de la 18-a jarcento per la disvolvigo de komerco de nuksoj (juglandoj, migdaloj, karoboj kaj figoj), de fiŝajoj kaj de la konservindustrio.

La turisma kaj ripozdoma altiraĵo estis tialo por plialtigo de malpli ol 20 000 loĝantoj komence de la 20-a jarcento ĝis nunaj preskaŭ 60 000 loĝantoj. Nuntempe estas martransporto, multaj hoteloj, vendejoj, turismaj servoj, ekzemple por akvosportoj ktp.

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]