Monchique

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Monchique
municipo de Portugalio • town of Portugal

Flago

Blazono

Flago Blazono
Administrado
Poŝtkodo 8550
En TTT Oficiala retejo [+]
Demografio
Loĝantaro 6 045  (2011) [+]
Loĝdenso 15 loĝ./km²
Geografio
Geografia situo 37° 19′ N, 8° 36′ U (mapo)37.316666666667-8.6Koordinatoj: 37° 19′ N, 8° 36′ U (mapo) [+]
Alto 398 m [+]
Areo 395,3 km² (39 530 ha) [+]
Horzono UTC±00:00 [+]
Monchique (Faro)
Monchique (Faro)
DEC
Monchique
Monchique
Situo de Monchique
Monchique (Portugalio)
Monchique (Portugalio)
DEC
Monchique
Monchique
Situo de Monchique

Map

Alia projekto
Vikimedia Komunejo Monchique [+]
vdr

Monchique estas urbo en Portugalio apartenanta al la Distrikto Faro, regiono Algarve, kun ĉirkaŭ 2 300 loĝantoj (2021).

Ĝi estas sidejo de la Municipo Monchique kun 395,30 km² de areo kaj 5 423 loĝantoj (censo de 2021), kaj estas subdividita en tri freguesias. La municipo limas norde kun Odemira, oriente kun Silves, sude kun Portimão, sudokcidente kun Lagos kaj okcidente kun Aljezur. Monchique estas la nura municipo de la okcidenta duono de Algarve, kiu ne havas marbordon, kaj unu el tri en la tuta regiono kun São Brás de Alportel kaj Alcoutim.

Submunicipoj[redakti | redakti fonton]

Panoramo.
La preĝejo.

La municipoj dividiĝas en jenaj freguesias:

  • Alferce
  • Marmelete
  • Monchique

Historio[redakti | redakti fonton]

Estante en la centro de du grandaj montaroj (nome Fóia kaj Picota), la municipo Monchique eniris en la historio pro la uzado fare de romianoj de la varmaj fontoj Caldas de Monchique, altiritaj de la kuraca povo de tiuj akvoj. En sekvaj jarcentoj, la montaron loĝigis diversaj popoloj en diversaj epokoj kaj en la 16-a jarcento Monchique estis jam loĝloko sufiĉe grava tiel ke ĝi ricevis la viziton de la reĝo Sebastiano la 1-a, cele al havigo de la statuto de urbo.

Produktado kaj industrio de lano kaj lino - surrobecos, orianos kaj estopas - inter aliaj aktivecoj, kiel ekzemple tiuj rilataj kun la ligno de kaŝtanarboj, kontribuis por la prospero kaj disvolviĝo de Monchique, tiel ke en 1773 ĝi ricevis la kategorion de vila (urbo). La ŝanĝoj en la ekonomio devenaj de la industriigo rezultis en la perdo de la tekstila aktiveco kaj ankaŭ de aliaj produktadoj.

El la 3a ĝis la 10a de aŭgusto 2018 okazis arbarincendio en la montaro de Monchique, kies kontrolon malhelpis la forta intenseco kaj konstantaj direktoŝanĝoj de la vento kaj la malfacilaj alirejoj fare de teraj fajrestingistoj. Ĝi startis en Perna da Negra, en la municipo Monchique, kaj poste etendiĝis al partoj de la municipoj de Silves kaj Portimão. La incendio rezultis en 41 vunditoj, unu el kiuj en grava stato, 22 el kiuj fajrestingistoj, kaj ĝi konsumis arbaran areon de 26 885 hektaroj de la municipoj de Silves, Odemira, Portimão kaj Monchique, krom 62 domojn de unua loĝado, 49 de dua loĝado kaj mortigis ĉirkaŭ 5 600 domanimalojn.

Aktualo[redakti | redakti fonton]

Nuntempe, Monchique estas vigla urbo, fokusita al turismo, kun aktiva matiartaro kaj diversigita ekonomio.

Posedante kelkajn el la plej riĉaj arbaroj de Algarve, riĉaj ĉefe en korkokverkoj, eŭkaliptoj, kaŝtanarboj, inter aliaj, Monchique havas tiujn arbarojn kiel distingiga marko kiun ĝi diskonigas al siaj vizitantoj pere de ekspedicioj, zoologiaj kaj naturaj parkoj kaj piedirado. Paralele al turismo, kreskiĝis serio de komplementaj aktivecoj, nome en areoj de servoj, konstruado, komerco kaj industrio.

Vidindaĵoj[redakti | redakti fonton]

Konvento de Nossa Senhora do Desterro.
Elaera vido.
  • Historia centro (tradicia arkitekturo de blankaj domoj)
  • Montetoj de la kasteloj de Nave kaj de Alferce
  • Rigardejo de la Elsendejo de Fóia
  • Malnova Fonto (Fonte Velha)
  • Parko de la Mino
  • Pilorio de Monchique (IIP)
  • Monumento A Santinha
  • Kapeloj de Caldas de Monchique kaj de Santo António
  • Konvento de Nossa Senhora do Desterro (IIM)
  • Preĝejoj de Senhor dos Passos, de Misericórdia de Monchique, de São Sebastião, de Senhor dos Passos, de Alferce, de Marmelete kaj de Monchique aŭ de Nossa Senhora da Conceição (IIP)
  • Varmaj fontoj de Caldas de Monchique
  • Montaroj Fóia kaj Picota

Bildaro[redakti | redakti fonton]

Referencoj[redakti | redakti fonton]

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]