Alois Senefelder

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Alois Senefelder
Persona informo
Naskiĝo 6-an de novembro 1771 (1771-11-06)
en Prago
Morto 26-an de februaro 1834 (1834-02-26) (62-jaraĝa)
en Munkeno
Tombo Alter Südfriedhof
Lingvoj germana
Ŝtataneco Reĝlando Bavario
Okupo
Okupo inventisto • litografisto • dramaturgoaktoro
vdr

Johann Alois SENEFELDER (naskiĝinta kiel Aloys Johann Nepomuk Franz Senefelder en Prago, tiam ĉefurbo de la Reĝlando Bohemio en la 6a de Novembro 1771 – mortinta en Munkeno en la 26a de Februaro 1834) estis germana aktoro kaj dramaturgo kiu inventis la presteknikon de litografio en la 1790-aj jaroj.[1]

Monumento al Alois Senefelder en Solnhofen.

La litografio estas sistemo de presado disvolvigita de Alois Senefelder, kiu, konscia, ke akvo kaj oleo forpeliĝas nature, uzis kalkoŝtonon kaj grasan bastoneton por realigi presadon, per kio li revoluciis la grafikajn artojn, kio ebligis la presadon de bildoj altkvalitaj. La aktuala sistemo de platpreso deriviĝis de la litografio.[2]

Notoj[redakti | redakti fonton]

  1. Meggs, Philip B. A History of Graphic Design. John Wiley & Sons, Inc. 1998. p 146 ISBN 0-471-29198-6
  2. Álvaro Torres Rojas (2014). Impresión offset. IC Editorial. ISBN 978-84-16067-70-1.