Akvorezervejo Hoya de Almochuel

El Vikipedio, la libera enciklopedio

Hoya de Almochuel estas akvorezervejo je 2 km de la vilaĝeto Almochuel en la komarko Belĉita Kampo kies ĉefurbo estas Belchite, en la sudo de la Provinco Zaragozo (regiono Aragono, Hispanio). Ĝi utilas por la liverado de akvo al irigacio de la malsupra baseno de la rivero Aguasvivas. Konstruita en la 1920-aj jaroj fare de la Confederación Hidrográfica del Ebro, ĝi havas kapaciton de unu hm³. Dum jaroj oni organizis konkurencojn de sporta fiŝkaptado en ties akvoj.