Luljeta Lleshanaku

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Luljeta Lleshanaku
Persona informo
Naskiĝo 2-an de aprilo 1968 (1968-04-02) (56-jaraĝa)
en Elbasan
Ŝtataneco Albanio
Alma mater Universitato de Tirano
Subskribo Luljeta Lleshanaku
Okupo
Okupo ĵurnalisto • poeto • verkisto
vdr

Lulieta Leshanaku (albane Luljeta Lleshanaku 2-an de aprilo 1968 en Elbasan[1]) estas albana poetino.

Biografio[redakti | redakti fonton]

Ŝi kreskis en Kruja (albane: Krujë) sub la stalinisma reĝimo de Enver Hoxha. En sia junaĝo ŝi spertis multajn malavantaĝojn ĉar ŝia familio estis akuzita je politika malamikeco kontraŭ la Popola Socialisma Respubliko de Albanio. Ŝia onklo estis akuzita je planado de atenco kontraŭ Enver Hoĝa[2].  Luljeta povis fari superajn studojn nur post la falo de la diktaturo en 1990[3].  Ŝi studis lingvojn kaj literaturon en Tirano kie ŝi diplomiĝis ĉe la Fakultato de Filologio en la Universitato de Tirano, kie ŝi studis albanan filologion[1], poste akiris magistron en la kolegio Warren Wilson (Usono)[4]. Samtempe ŝi laboris kiel instruisto kaj kiel ĵurnalisto[1]. Post tio ŝi laboris por diversaj revuoj kaj tradukis el la usonangla.

Lleshanaku vivas en Tirano kaj estas la esplordirektoro ĉe la Instituto por la Studo de la Komunista Genocido en Albanio[3][4].

Ŝi estis la ĉefredaktisto de la semajna revuo Zëri i rinisë (La voĉo de la junularo) kaj kunlaboris kun la literatura gazeto Drita (Lumo).

Ŝi estis aktiva partoprenantino en literaturaj festivaloj en Eŭropo kaj Usono. Ŝiaj poemoj estas publikigitaj en literaturaj revuoj ĉirkaŭ la mondo. En 1999, ŝi partoprenis en la Internacia Skriba Programo ĉe la Universitato de Iowa (Usono)[1] kaj ankaŭ tradukis usonan poezion.

Publikaĵoj[redakti | redakti fonton]

Ekde 1990 ŝi publikigis volumojn de poezio, kiuj estis tradukitaj en plurajn lingvojn (angla, germana, pola, franca kaj itala kaj en Esperanto). Ŝi publikigas plurajn kolektojn de poezio en Albanio, la unua kolekto en la angla estis publikigita en 2002 sub la nomo Fresco: Selected Poems. Ŝia dua kolekto en la angla estis Haywire, kun kiu ŝi iĝis finalisto de la Corneliu M. Popescu Prize for the Translation of European Poetry[1].

  • Prelude poetike (1990)
  • Sytë e somnambulës (1992)
  • Këmbanat e së dielës (1994)
  • Gjysemkubizem (1996)
  • Antipastorale (1999)
  • Palca e verdhë (2000 )
  • Fëmijët e natyrës (2006)
  • Pothuajse dje (2012)
  • Homo Antarcticus (2015)
  • Hapësirë Negative (2018)

Traduko al Esperanto[redakti | redakti fonton]

Lundo en sep tagoj (albana originalo: E hëna në shtatë ditë), eldonejo Ars Libri, Świdnik (Pollando), 2013, 70 paĝoj, ISBN 978-83-92874041

Premioj[redakti | redakti fonton]

En 2013 ŝi estis deklarita Verkinto de la Jaro ĉe la Tirana Librofoiro kaj gajnis la Prishtina Librofoiro .

  • Arĝenta Plumo, albana naica premio pri literaturo (2000)[5].
  • Verkistino de la Jaro ĉe la librofoiroj en Tirano (2003)
  • Premio de la slovena literatura festivalo Kristal Vilenica (2009, [1] ).
  • Premio Best Translation Book Award (Usono, 2011).

Notoj[redakti | redakti fonton]

  1. 1,0 1,1 1,2 1,3 1,4 (en) «Luljeta Lleshanaku - Poet» arkivo, Scottish Poetry Library
  2. (en) Lucia Duero: Luljeta Lleshanaku: Words Are Delicate Instruments. En: Guernica. la 28-an de septembro 2017
  3. 3,0 3,1 (angla) Luljeta Lleshanaku, eldonejo New Directions
  4. 4,0 4,1 (en) "Luljeta Lleshanakuarkivo, Poetry Foundation, la 22-an de novembro 2022.
  5. (de) Luljeta Lleshanaku: Kinder der Natur. Gedichte. albanisch/deutsch, Edition Korrespondenzen, Vieno, 2010, p. 17

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]