Torralba de los Frailes

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Torralba de los Frailes
municipo en Hispanio

Flago

Blazono

Flago Blazono
Administrado
Poŝtkodo 50374
Demografio
Loĝantaro 72  (2023) [+]
Loĝdenso 1 loĝ./km²
Geografio
Geografia situo 41° 2′ N, 1° 40′ U (mapo)41.0367198-1.6609507Koordinatoj: 41° 2′ N, 1° 40′ U (mapo) [+]
Alto 1 095 m [+]
Areo 59,22034 km² (59 22. 034 ha) [+]
Horzono UTC+01:00 [+]
Torralba de los Frailes (Provinco Zaragozo)
Torralba de los Frailes (Provinco Zaragozo)
DEC
Torralba de los Frailes
Torralba de los Frailes
Situo de Torralba de los Frailes
Torralba de los Frailes (Hispanio)
Torralba de los Frailes (Hispanio)
DEC
Torralba de los Frailes
Torralba de los Frailes
Situo de Torralba de los Frailes

Map

Alia projekto
Vikimedia Komunejo Torralba de los Frailes [+]
vdr

Torralba de los Frailes [toRALba delosFRAJles] estas municipo de Hispanio, en la sudokcidento de la komarko Daroka Kamparo kies ĉefurbo estas Daroko mem, en la sudokcidento de la Provinco Zaragozo (regiono Aragono). La loknomo Torralba de los Frailes estas etimologie komprenebla kiel Blanka Turo de la Monaĥoj; tiukadre aperas blanka turo en la municipa blazono.

Geografio[redakti | redakti fonton]

Torralba de los Frailes estas municipa teritorio en la sudokcidento de la komarko Daroka Kamparo inter tiu de Used oriente kaj tiu de Aldehuela de Liestos nordokcidente, krome norde estas Cubel. Ĝi estas nordokcidente de la Lageto Gallocanta .

La lageto Gallocanta enhavas areon de 1924 ha krom pliaj 4553 ha de protektita periferia zono.[1] Ĝi havas maksimuman longon de 7 km kaj maksimuman larĝon de 2 km. Ĝi havas averaĝan profundon de 70 cm kaj maksimuman profundon de 2 m. La altitudo gamas inter 995 kaj 1 085 msnm.[1] La senelflua baseno estas ĉirkaŭita de la montaroj Santa Cruz kaj Pardos norde, Sierra Menera sude kaj Caldereros oriente. Ĝi estas tipa ekzemplo de montara senelflua baseno, tio estas, sen elirejo al maro. Ties akvoj devenas ĉefe de subteraj akvofluejoj, pro kio ties salenhavo estas tre alta: dek fojojn super tiu de marakvo, pro kio dum sekego ekformiĝas sur ties bordoj salkrustaĵoj.

La loĝloko Torralba de los Frailes mem estas je 117 km sudokcidente de Zaragozo, provinca kaj regiona ĉefurbo, proksime de la limo kun la provinco Teruelo, je 1 095 msm. Ĝi estas tute inter Used, Aldehuela de Liestos kaj Cubel.

Historio[redakti | redakti fonton]

La preĝejo kaj turoj.

La areo estis konkerita el islamanoj en la 12-a jarcento. En 1248, per privilegio havigita de Jakobo la 1-a, la loko sendependiĝis de Daroca, kaj ekestis parton de Sesma de Langa en la Komunumo de Domaroj de Daroca, kiu pluis ĝis 1838. Iam estis kastelo, el kiu restas nur unu turo kaj restaĵoj de la murego, aligitaj al la preĝejo.

Preskaŭ ĉiuj loĝlokoj de la areo perdis loĝantaron laŭlonge de la 20-a jarcento kaj same en Torralba de los Frailes kie oni malaltiĝis el 445 loĝantoj en 1950 ĝis nunaj 74 loĝantoj. Evidente elmigrado foriris al industriaj areoj kiel Zaragozo, Daroko kaj Karinjeno.

Aktualo[redakti | redakti fonton]

Bazo de ekonomio nun estas agrikulturo (cerealoj, olivarboj kaj migdalarboj sed ĉefe vitejoj) kaj brutobredado (kortobirdoj, ŝafoj kaj porkoj) kaj sekva nutrindustrio (vinproduktado). Nune gravas ankaŭ natura, kultura kaj rura turismo. Inter nunaj vidindaĵoj menciindas la preĝejo, turo, krucmonumentoj (peirones) kaj naturaj lokoj.

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]

Referencoj[redakti | redakti fonton]