El cochecito

El Vikipedio, la libera enciklopedio
El cochecito
filmo
Originala titolo El cochecito
Originala lingvo hispana lingvo
Kina aperdato 1960
Ĝenro filma dramo, komedia filmo
Reĝisoro(j) Marco Ferreri
Produktisto(j) Pere Portabella
Scenaro Marco Ferreri • Rafael Azcona
Loko de rakonto Madrido
Muziko de Miquel Asins
Rolantoj Chus Lampreave • José Luis López Vázquez • Pepe Isbert • María Luisa Ponte • María Isbert • Ángel Álvarez • Carlos Saura • Antonio Giménez Escribano • Antonio Riquelme • Pedro Porcel • Rafael Azcona • José Álvarez "Lepe"
IMDb
vdr

El cochecito [koĉeZIto] (La aŭteto) estas hispana filmo reĝisorita de Marco Ferreri, premierita la 3an de novembro 1960. La filmo estas bazata sur la novelo de Rafael Azcona nome Paralítico, de la novelaro Pobre, paralítico y muerto (1960).​ La filmo estas montro de kinstilo nomita novrealismo kaj ricevis diversajn premiojn.

Intrigo[redakti | redakti fonton]

Averto: La teksto, kiu sekvas, malkaŝas detalojn pri la intrigo de la rakonto.

Don Anselmo Proharán (José Isbert) estas maljunulo kiu totale decidas akiri motor-aŭteton por handikapulo, same kiel tiuj kiujn havas lia amiko Lucas kaj aliaj samaĝuloj vere handikapitaj. Spite la opozicion de la tuta familio, Don Anselmo insistas pri sia deziro, eĉ vendante la juvelojn de la familio. Kiam lia filo Carlos (Pedro Porcel) konas tion, li devigis la redonon. Revenĝe, Don Anselmo decidas venenigi sian familion. Kiam li klopodas fuĝi per sia aŭteto, li estas finfine arestita de policanoj.

Averto: Malkaŝado de la intrigo de la rakonto ĉi tie finiĝas.

Geaktoraro kaj roluloj[redakti | redakti fonton]

  • José Isbert kiel Don Anselmo Proharán
  • Pedro Porcel kiel Carlos Proharán
  • José Luis López Vázquez kiel Alvarito
  • María Luisa Ponte kiel Matilde
  • Antonio Gavilán kiel Don Hilario
  • José Álvarez Jáudenes "Lepe" kiel Lucas
  • Chus Lampreave kiel Yolanda
  • Ángel Álvarez kiel Álvarez
  • Carmen Santonja kiel Julita
  • Antonio Riquelme kiel Doktoro Don Julio

Kuriozaĵoj[redakti | redakti fonton]

Oni filmis la scenojn en Madrido.

La dekomenca versio de la filmo klare komprenigis, ke Don Anselmo sukcesis venenigi la familion, sed tiu fino estis malpermesita de la cenzuro, kaj tio rezultis en mildigita versio laŭ kiu la ago de la decida maljunulo estis nur klopodo.​

En mallonga sceno aperis ludante rolojn de monaĥoj la scenaristo Rafael Azcona kaj la reĝisoro Carlos Saura.​