Skolo de la kvin elementoj

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Verdaj linioj: ciklo de generado, bluaj linioj: ciklo de dominado.

La Skolo de la kvin elementoj, Kvin Ĉinaj Elementojteorio de la kvin elementoj (en ĉina: 五行; en Pinjino: wǔxíng) estas maniero klasigi la naturajn fenomenojn, kaj iliajn interrilatojn, laŭ la tradicia ĉina filozofio. Pli preciza traduko estus kvin fazojkvin movoj, por eviti perdon de la dinamika kaj transforma karaktero kiun tio havas en ĉina lingvo. Tiu teorio estas aplikata al fakoj tiom diversaj kiom la muziko, la ĉina tradicia medicino, la milit-strategio, la batalartoj aŭ la Fengŝuo.[1][2][3][4][5] La kvin elementoj estas jenaj: fajro (火, huǒ), akvo (水, shǔi), ligno (木, mù), metalo (金, jīn) kaj tero (土, tǔ). La teorio priskribas la ciklojn de generado (生, shēng) kaj de dominado (克, kè) inter ili.

Laŭ la ciklo de generado (nomita ankaŭ ciklo de kreado):

  • ligno nutras fajron,
  • fajro per siaj cindroj produktas teron,
  • tero gastigas mineralojn,
  • mineraloj mutras akvon,
  • akvo donas vivon al ligno.

Laŭ la ciklo de dominado (nomita ankaŭ stelo de detruo):

  • ligno nutras sin el tero,
  • tero retenas akvon,
  • akvo estingas fajron,
  • fajro fandas metalon,
  • metalo tranĉas lignon.

Referencoj[redakti | redakti fonton]

  1. Deng Yu, Zhu Shuanli, Xu Peng et al 邓宇,朱栓立,徐彭,Nova traduko kun karaktero de Wu xing Yin Yang 五行阴阳的特征与新英译,Chinese Journal of Integrative Medicine 中国中西医结合杂志,2000, 20 (12)
  2. Deng Yu 邓宇等,TCM Fractal Sets 中医分形集,Journal of Mathematical Medicine <<数理医药学杂志>>,1999,12(3),pp. 264-265
  3. Deng Yu 邓宇, 等; Fresh Translator of Zang Xiang Fractal five System 藏象分形五系统的新英译,Chinese Journal of Integrative Medicine 中国中西医结合杂志; 1999
  4. Deng Yu 邓宇等,Nature with Math Physics Yin Yan g数理阴阳与实质, Journal of Mathematical Medicin e数理医药学杂志, 1999年。
  5. Deng Yu et al 邓宇等, 阴阳的科学本质及数理化建构,Chinese Journal of basic medicine in traditional chinese medicine <<中国中医基础医学杂志>>1998, 2: pp. 59-61.

Bibliografio[redakti | redakti fonton]