Ob-La-Di, Ob-La-Da

El Vikipedio, la libera enciklopedio


«Ob-La-Di, Ob-La-Da» estas kanto de la brita rok-bando The Beatles origine registrita en sia samnoma duobla albumo The Beatles (1968, konata ankaŭ kiel La Blanka Albumo). Ĝi estis komponita de Paul McCartney, sed aperis listigita kiel de Lennon/McCartney. En 1976, la kanto estis relanĉita kiel unuopaĵo kun «Julia» en la flanko B.

Kompono[redakti | redakti fonton]

La kanto estis verkita kiam regeo ekpopulariĝis en Granda Britio. La linio «ob la di ob la da, life goes on, bra» estis ofta esprimo de la niĝeria kongisto Jimmy Scott, konatulo de McCartney.

Usona eldono de «Ob-La-Di, Ob-La-Da» en unuopaĵo kun «Julia» en la flanko B (1976).

Laŭ la soninĝeniero Geoff Emerick, John Lennon malŝatis la kanton kiel «merdo por avinoj de Paul».[1] Abandoninte la studion dum tagoj, Lennon revenis drogita per kanabo, iris tuj al piano kaj ludis la kanton multe pli forte kaj rapide ol farite antaŭe. Tiu versio estis la definitiva.[2]

Notoj[redakti | redakti fonton]

  1. Emerick, 2006, p. 246.
  2. Lewisohn, 1988, pp. 140-142.

Bibliografio[redakti | redakti fonton]

  • Emerick, Geoff (2006). Here, There and Everywhere: My Life Recording the Music of the Beatles (en angla). New York: Penguin Books. ISBN 1-592-40179-1.
  • Lewisohn, Mark (1988). The Beatles Recording Sessions (en angla). New York: Harmony Books. ISBN 0-517-57066-1.