The Hollies

El Vikipedio, la libera enciklopedio
The Hollies
Persona informo
TTT
Retejo http://www.hollies.co.uk/
vdr

The Hollies estas brita pop-roka muzikbando, formita en 1962. Kiel unu el ĉefaj britaj grupoj de la 1960-aj kaj mezo de la 1970-aj jaroj, ili estas konataj pro sia distingita tri-parta voĉharmonia stilo. Allan Clarke kaj Graham Nash fondis la bandon kiel Merseybeat-tipa grupo en Manchester, kvankam kelkaj el la bandomembroj venis el pli nordaj urboj en Orienta Lancashire. Nash lasis la grupon en 1968 por formi Crosby, Stills & Nash, kvankam li reunuiĝis kun the Hollies porokaze.

Ili ricevis konsiderindan popularecon kaj en Britio kaj en la cetero de Eŭropo dum la mezo de la 1960-aj jaroj per serio de sukcesaj unuopaĵoj inter kiuj menciindas "Just One Look" (1964), "Here I Go Again" (1964), "I'm Alive" (1965; ilia unua el du britaj numer-unua-aĵoj), "Look Through Any Window" (1965) kaj "I Can't Let Go" (1966), kvankam ili ne atingis pintosukcesojn en Usono ĝis "Bus Stop" estis publikigita en 1966. La grupo plue havis periodajn sukcesojn en ambaŭ flankoj de Atlantiko dum la sekva jardeko per pintosukcesoj kiel "Stop Stop Stop" (1966), "On a Carousel" (1967), "Carrie Anne" (1967), "He Ain't Heavy, He's My Brother" (1969), "Long Cool Woman in a Black Dress" (1972) kaj "The Air That I Breathe" (1974). "He Ain't Heavy" atingis numer-unuan rangon en la brita pintolisto de unuopaĵoj post la republikigo en 1988. Totale, the Hollies havis ĉirkaŭ 30 pintolistajn unuopaĵojn en la britaj listoj, 22 en la usona "Billboard Hot 100", kaj 21 en Kanado.

The Hollies estas unu el malmultaj britaj grupoj de la komenco de la 1960-aj jaroj, kun the Rolling Stones, kiuj neniam disbandiĝis kaj plue registras kaj koncertas. Agnoske al siaj atingoj, the Hollies estis enmetitaj en Fam-Salono kaj Muzeo de Rokenrolo en 2010.[1]

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]

Notoj[redakti | redakti fonton]

  1. La bandanaro en la Famulejo inkludas nur la sep bandanoj el 1964 ĝis 1971. La plej fama membro dum tiu tempo estis Graham Nash, kiu formis Crosby, Stills, and Nash en Usono. Letterman update The Boston Globe, 17a de Decembro 2009