Mozota

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Mozota
municipo en Hispanio

Flago

Blazono

Flago Blazono
Administrado
Poŝtkodo 50440
Demografio
Loĝantaro 129  (2023) [+]
Loĝdenso 15 loĝ./km²
Geografio
Geografia situo 41° 29′ N, 1° 4′ U (mapo)41.4830362-1.0694656Koordinatoj: 41° 29′ N, 1° 4′ U (mapo) [+]
Alto 396 m [+]
Areo 8,681834 km² (86 8.1 834 ha) [+]
Horzono UTC+01:00 [+]
Mozota (Provinco Zaragozo)
Mozota (Provinco Zaragozo)
DEC
Mozota
Mozota
Situo de Mozota
Mozota (Hispanio)
Mozota (Hispanio)
DEC
Mozota
Mozota
Situo de Mozota

Map

Alia projekto
Vikimedia Komunejo Mozota [+]
vdr

Mozota [moZOta] estas municipo de Hispanio, en la sudokcidenta parto de la Komarko Zaragozo kies ĉefurbo estas Zaragozo mem, sed ankaŭ oni konsideras kiel ĉefurbo Utebo-n, se oni ne konsideras tia Zaragozon, kiel provinca kaj regiona ĉefurbo. Ĝi estas en la centroriento de la Provinco Zaragozo (regiono Aragono).

Geografio[redakti | redakti fonton]

Mozota estas municipa teritorio en la sudokcidenta parto de la Komarko Zaragozo, kie ĝi okupas teritorion okcidente de Botorrita, kaj borde de la rivero Huerva. La altitudo gamas inter 640 msm sudokcidente kaj 370 msm borde de la rivero Huerva.

La loĝloko Mozota mem estas je 27 km sude de Zaragozo, provinca kaj regiona ĉefurbo. Ĝi estas sur 394 msm. La loĝloko estas tute inter Botorrita nordoriente kaj Muel sudokcidente laŭ la fluejo de la rivero Huerva.

Nordokcidente: La Muela Norde: La Muela kaj Botorrita Nordoriente: Botorrita
Okcidente: La Muela Oriente: Botorrita
Sudokcidente: Muel Sude: Muel Sudoriente: Muel kaj Botorrita

Historio[redakti | redakti fonton]

Preĝejo.
La kastelpalaco.
La kastelpalaco kaj la arka trapasejo al la preĝejo.

Estis iam setlejo de araboj, kiuj lasis irigacian reton kaj la loknomon. La termino "Mozota" devenas de la araba موسطة MAWSAṬA "centro, centra punkto".[1]

La konkero de Zaragoza fare de Alfonso la 1-a en 1119 ebligis, ke ankaŭ tiu areo estis konkerita de kristanoj ĉirkaŭ tiu jaro. Post la konkero granda parto de loĝantaro estis mudeĥaroj kaj poste moriskoj, kiuj estis forpelitaj el 1610, kio rezultis en ekonomia kaj demografia krizo.

Ĉefa restaĵo de la Mezepoko estas la kastelo (nun palaco) kun elementoj de la 14-a jarcento, kiam la senjorlando de Mozota apartenis al la familio Tarín. En 1399 la senjorlando kaj la kastelo estis akiritaj de Beltrán de Coscón, kiu aĉetis ĉirkaŭ 40 mil brikojn plej verŝajne uzitaj en diversaj masonaĵoj en la kastelo. Poste oni faris modifojn en la 15-a kaj unua duono de la 16-a jarcento.[2] Nuntempe en la centro de Mozota, la kastelo estas komunikata kun la preĝejo pere de alta trapasejo. De kvar originaj aloj, aktuale la kastel-palaco konservas du, dum la aliaj du perdiĝis plej versajne jam en la 16-a jarcento dum la konfliktoj de 1550 kaj 1558 inter la senjoroj de Mozota kaj la urbo Zaragozo, kiu disputis la bienon Dehesa de Mozota.[3] Oni konserviĝis neniu el la mezepokaj turoj korespondaj al ĉiu el la kvar anguloj de la kastelo. Oni ja konservas la prilaboritan lignan plafonon kaj mudeĥarajn murpentraĵojn de la kapelo.

Mozota demografie kreskiĝis precipe ekde la dua duono de la 19-a jarcento, parte pro la epidemio de filoksero en Francio. Poste tamen multaj loĝlokoj de la areo perdis loĝantaron laŭlonge de la 20-a jarcento, kaj ankaŭ en Mozota oni malaltiĝis ĝis nunaj 123 loĝantoj (2022).

Ekonomio[redakti | redakti fonton]

Tradicia bazo de ekonomio estis agrikulturo, brutobredado, kaj sekva nutrindustrio (ĉefe vino), krom ekstera dungado. Nune gravas ankaŭ natura, kultura kaj rura turismo. El vidindaĵoj menciindas la preĝejo kaj la kastel-palaco.

Demografia evoluo[redakti | redakti fonton]

Loĝantara evoluo
(Fonto : INE-es)
184218571860187718871897190019101920193019401950196019701981199120012011
150308292388329333372480496415404276223161158102112113

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]

Referencoj[redakti | redakti fonton]

  1. POCKLINGTON, Robert (2016). «Lexemas toponímicos andalusíes (I)». Alhadra. Revista de la cultura andalusí 2. ISSN 2444-5282.
  2. Olmo Gracía, 2011, p. 218.
  3. Olmo Gracia, Antonio; Rallo Rus, Carmen (2009). «Arquitectura y color: Un revestimiento cromático mudéjar inédito en el castillo de Mozota (Zaragoza)». XI Simposio Internacional de Mudejarismo: Actas (Teruel, 2008). Teruel: Instituto de Estudios Turolenses, Centro de Estudios Mudéjares. pp. 579-590. ISBN 978-84-96053-41-0. p. 219.

Bibliografio[redakti | redakti fonton]

  • Cabetas Aliaga, José Antonio (23a de Aŭgusto 2013). Mozota en turismodezaragoza.es «Mozota: Turismo y Ocio, Patrimonio y Cultura, Servicios Turísticos». Konsultita la 22an de Marto 2015.
  • Diputación Provincial de Zaragoza (s.a.). «Municipios: Mozota». Konsultita la 22an de Marto 2015.
  • Olmo Gracia, Antonio (2011). «El castillo señorial de Mozota y su capilla mudéjar». En I. Aguilera Aragón kaj J.L. Ona González (kunord.), eld. Delimitación comarcal de Zaragoza (Colección Territorio; 36). Zaragoza: Gobierno de Aragón. pp. 218-220. ISBN 978-84-8380-258-8. Arkivita el la originalo la 23an de Septembro 2015. Konsultita la 22an de Marto 2015.
  • Olmo Gracia, Antonio; Rallo Rus, Carmen (2009). «Arquitectura y color: Un revestimiento cromático mudéjar inédito en el castillo de Mozota (Zaragoza)». XI Simposio Internacional de Mudejarismo: Actas (Teruel, 2008). Teruel: Instituto de Estudios Turolenses, Centro de Estudios Mudéjares. pp. 579-590. ISBN 978-84-96053-41-0.
  • SIPCA, Sistema de Información de Patrimonio Aragonés (ĉ. 2010). «Iglesia de Santa María Magdalena». Konsultita la 29an de Marto 2015.

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]