La Muela

El Vikipedio, la libera enciklopedio
La Muela
municipality of Aragon

Flago

Blazono

Flago Blazono
Administrado
Poŝtkodo 50196
En TTT Oficiala retejo [+]
Demografio
Loĝantaro 6 416  (2023) [+]
Loĝdenso 45 loĝ./km²
Geografio
Geografia situo 41° 35′ N, 1° 7′ U (mapo)41.580833333333-1.1161111111111Koordinatoj: 41° 35′ N, 1° 7′ U (mapo) [+]
Alto 598 m [+]
Areo 143,486517 km² (1 434 8.6 517 ha) [+]
Horzono UTC+01:00 [+]
La Muela (Provinco Zaragozo)
La Muela (Provinco Zaragozo)
DEC
La Muela
La Muela
Situo de La Muela
La Muela (Hispanio)
La Muela (Hispanio)
DEC
La Muela
La Muela
Situo de La Muela

Map

Alia projekto
Vikimedia Komunejo La Muela [+]
vdr

La Muela [laMŬEla] estas municipo de Hispanio, en la oriento de la komarko Valdejalón kies ĉefurbo estas La Almunia de Doña Godina, en la centro de la Provinco Zaragozo (regiono Aragono).

Geografio[redakti | redakti fonton]

La Muela estas municipa teritorio en la oriento de la komarko Valdejalón, kie ĝi estas oriente de Épila. Temas pri altebenaĵo izola en la valo de Ebro, kies plej alta altaĵo estas de 628 metroj (El Castellano). Ĉirkaŭ La Muela, norde, oreente kaj okcidente, estas la valo de Ebro, kun altaĵoj kiuj gamas inter 350 kaj 500 metroj. Sude estas la valo de la rivero Huerva.

La loĝloko La Muela mem estas je 23 km sudokcidente de Zaragozo, provinca kaj regiona ĉefurbo, sur 598 msm. Ĝi estas alirebla laŭ la aŭtoŝoseo A-2 el proksima La Almunia de Doña Godina sudoncidente kaj el apuda Zaragozo nordoriente; fakte ĝia novaj domkvartaloj estas tre apudaj al la sudokcidentaj kvartaloj de Zaragozo.

Nordokcidente: Urrea de Jalón kaj Bardallur Norde: Zaragozo Nordoriente: Zaragozo
Okcidente: Épila Oriente: Zaragozo
Sudokcidente: Zaragozo (eksklavo) Sude: Muel Sudoriente: María de Huerva, Botorrita kaj Mozota

Historio[redakti | redakti fonton]

Ermitejo.

Ĝi estis fondita en 1258 por protekti veturantojn el la banditoj. Ĝi estis kvartalo de Zaragozo ĝis, jam en la 19-a jarcento, establiĝis kiel sendependa municipo.

Preskaŭ ĉiuj loĝlokoj de la provinco perdis loĝantaron laŭlonge de la 20-a jarcento, sed en La Muela oni pliigis la loĝantaron ĝis 6 000 loĝantoj, pro sia proksimeco al la provinca kaj regiona ĉefurbo. Fakte tiu cirkonstanco ebligis tumultan municipan politikan situacion en la tri lastaj jardekoj. Nome María Victoria Pinilla estis urbestro dekomence por la dekstra partio Centro Democrático y Social, sed poste sesfoje por la regionisma partio Partido Aragonés. Tio ebligis epokon de granda elspezo, instalado de [[ventogeneratoro]j, konstruado de novaj kvartaloj kaj troaj instalaĵoj (tri muzeoj, nun fermitaj), neregula dungado de lokanoj kaj favoroj al familianoj ktp. Finfine la municipa ŝuldo estis de pli ol 30 milionoj de eŭroj dum ŝia regotempo. Ŝi kaj multaj aliaj estis kondamnitaj pro korupto. Sekva urbestro de partio Chunta Aragonesista reduktis la ŝuldon.

Ekonomio[redakti | redakti fonton]

La preĝejo kun mudeharstila sonorilturo.

Tradicia bazo de ekonomio estis agrikulturo, kaj brutobredado, kaj sekva nutrindustrio (ĉefe vinproduktado).

Nune gravas ankaŭ malgranda industrio, natura, kultura kaj rura turismo.

Tamen ĉefa rimedo estas funkciado kiel dormurbo de la provinca kaj regiona ĉefurbo.

Vidindaĵoj estas tre diversaj.

Menciindas la restaĵoj de hispanromia setlejo, en la loko konata kiel "La Atalaya"; la pregeĵo de Sankta Klemente (16-a jarcento), kun interesaj artaj retabloj; urbodomo kun renesanca kaj restaŭrita fasado, de fino de la 15-a jarcento; naturaj lokoj kiel Pinaro de Cuesta Vieja kaj El Manantial.

La Muzeoj pri Oleo, pri Vento kaj pri la Vivo nun estas fermitaj. Birdejo Aviapark nun estas socia ejo.

Bildoj[redakti | redakti fonton]

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]

Referencoj[redakti | redakti fonton]

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]