Urrea de Jalón

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Urrea de Jalón
municipality of Aragon

Flago

Blazono

Flago Blazono
Administrado
Poŝtkodo 50296
En TTT Oficiala retejo [+]
Demografio
Loĝantaro 438  (2023) [+]
Loĝdenso 17 loĝ./km²
Geografio
Geografia situo 41° 40′ N, 1° 14′ U (mapo)41.668333333333-1.235Koordinatoj: 41° 40′ N, 1° 14′ U (mapo) [+]
Alto 284 m [+]
Areo 25,639981 km² ( 256 3.9 981 ha) [+]
Horzono UTC+01:00 [+]
Urrea de Jalón (Provinco Zaragozo)
Urrea de Jalón (Provinco Zaragozo)
DEC
Urrea de Jalón
Urrea de Jalón
Situo de Urrea de Jalón
Urrea de Jalón (Hispanio)
Urrea de Jalón (Hispanio)
DEC
Urrea de Jalón
Urrea de Jalón
Situo de Urrea de Jalón

Map

Alia projekto
Vikimedia Komunejo Urrea de Jalón [+]
vdr

Urrea de Jalón [uREa deĥaLON] estas municipo de Hispanio, en la nordoriento de la komarko Valdejalón kies ĉefurbo estas La Almunia de Doña Godina, en la centro de la Provinco Zaragozo (regiono Aragono).

Geografio[redakti | redakti fonton]

Urrea de Jalón estas municipa teritorio en la nordoriento de la komarko Valdejalón, kie ĝi estas nordoriente de Rueda de Jalón kaj nordokcidente de La Muela. Ĝi estas sur la valo de la rivero Jalón inter Plasencia de Jalón norde kaj Rueda de Jalón sude.

La loĝloko Rueda de Jalón mem estas je 40 km okcidente de Zaragozo, provinca kaj regiona ĉefurbo, sur 284 msm. Ĝi estas ĉe la rivero Jalón kaj atingebla el Lumpiaque (ŝoseo A-122) sudokcidente kaj Bardallur nordoriente.

Historio[redakti | redakti fonton]

Restaĵoj de la araba kastelo Orosa.

Araboj kreis reton por irigacio kaj kastelon por kontroli la aliron al la ĉefurbo Zaragozo. La kastelo ludis gravan rolon por defendo de la areo. Post diversaj sanĝoj la loko estis konkerita por kristanoj fare de la aragona reĝo Alfonso la 1-a en la 12-a jarcento kaj sekvaj reĝoj donis la lokon al diversaj senjoroj. En la jaro 1348 la kastelo estis dismuntita laŭ ordono de la reĝo Petro la 4-a ĉar la tiama senjoro, Juan Ximénez de Urrea, estis partopreninta en nobela ribelo kontraŭ al reĝo.

En 1254 la loko estis senjorlando de Sancho Martínez de Oblitas, kaj en 1326 apartenis jam al la familio Ximénez de Urrea, kiuj poste estos konataj kiel grafoj de Aranda. Ankoraŭ videblas la influo de la mudeĥara arto en la loko.

La loĝantaro post la kristana konkero restis grandparte de mudeĥaroj kaj poste de moriskoj, kies forpelo rezultos en enorma demografia kaj ekonomia krizo. En 1610 la islamdevena loĝantaro estis definitive forpelita, kio rezultis en la forigo de centoj da moriskoj el la valo, nome ekonomia kaj demografia krizo.

Urrea de Jalón demografie kreskiĝis ekde la dua duono de la 19-a jarcento. Profite de la internacia manko pro la filoksero en Francio, kreskiĝis la kultivado de vitejoj.

Preskaŭ ĉiuj loĝlokoj de la areo perdis loĝantaron laŭlonge de la 20-a jarcento, kaj ankaŭ en Urrea de Jalón oni malaltiĝis ĝis nunaj 448 loĝantoj.

Ekonomio[redakti | redakti fonton]

Tradicia bazo de ekonomio estis agrikulturo kaj brutobredado, kaj sekva nutrindustrio (ĉefe vinproduktado). Nune gravas ankaŭ natura, kultura kaj rura turismo.

Altiraĵoj estas tre diversaj, nome popola arkitekturo, la preĝejo de mudeĥara stilo de la 16-a jarcento, restaĵoj de la kastelo, ermitejo, arkeologia kuŝejo Torre del Castilluelo, kaj naturaj lokoj ĉefe ĉe la rivero ktp.

Bildaro[redakti | redakti fonton]

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]

Referencoj[redakti | redakti fonton]

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]