Pastriz

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Pastriz
municipo en Hispanio

Flago

Blazono

Flago Blazono
Administrado
Poŝtkodo 50195
En TTT Oficiala retejo [+]
Demografio
Loĝantaro 1 316  (2023) [+]
Loĝdenso 80 loĝ./km²
Geografio
Geografia situo 41° 37′ N, 0° 47′ U (mapo)41.6188561-0.78430839999999Koordinatoj: 41° 37′ N, 0° 47′ U (mapo) [+]
Alto 187 m [+]
Areo 16,516112 km² ( 165 1.6 112 ha) [+]
Horzono UTC+01:00 [+]
Pastriz (Provinco Zaragozo)
Pastriz (Provinco Zaragozo)
DEC
Pastriz
Pastriz
Situo de Pastriz
Pastriz (Hispanio)
Pastriz (Hispanio)
DEC
Pastriz
Pastriz
Situo de Pastriz

Map

Alia projekto
Vikimedia Komunejo Pastriz [+]
vdr

Pastriz [pasTRIZ] estas municipo de Hispanio, en la sudorienta parto de la Komarko Zaragozo kies ĉefurbo estas Zaragozo mem, sed ankaŭ oni konsideras kiel ĉefurbo Utebo-n, se oni ne konsideras tia Zaragozon, kiel provinca kaj regiona ĉefurbo. Ĝi estas en la centroriento de la Provinco Zaragozo (regiono Aragono). La loknomo devenas de la latina "pastoricium" kun signifo ‘paŝtejo’, kun evoluo pastoricium > pastoricio > pastricio > pastriz.

Geografio[redakti | redakti fonton]

Pastriz estas municipa teritorio en la sudorienta parto de la Komarko Zaragozo, kie ĝi okupas teritorion inter tiu de La Puebla de Alfindén oriente kaj tiu de Zaragozo okcidente. Norde la aŭtovojo Autovía del Nordeste (kaj poste paga AP-2) kaj N-2 komunikas inter Zaragozo nordokcidente kaj Alfajarín, Nuez de Ebro kaj Villafranca de Ebro sudoriente. La Naturrezervejo Sotoj kaj Galaĉoj de Ebro okupas parton de la teritorio.

La loĝloko Pastriz mem estas je nur 15 km sudoriente de Zaragozo, provinca kaj regiona ĉefurbo, je la maldekstra bordo de la rivero Ebro. Ĝi estas sur 187 msm. La loĝloko mem estas tute inter estas inter la ŝoseoj kaj la agrikultura zono de la riverbordo de Ebro. Lokaj ŝoseoj ligas kun Zaragozo kaj La Puebla de Alfindén.

Historio[redakti | redakti fonton]

Estis iam setlejo de araboj, kiuj lasis irigacian reton. Post la konkero de Zaragozo fare de kristanoj granda parto de loĝantaro estis mudeĥaroj kaj poste moriskoj, kiuj estis forpelitaj el 1610, kio rezultos en ekonomia kaj demografia krizo. La plej fruaj dokumentoj en kiuj oni mencias Pastriz estas de la 12-a jarcento, kaj establiĝis kiel loĝloko inter la 13-a kaj 14-a jarcentoj. La unua oficiala dokumento kiu mencias de Pastriz estas regularo de la municipo Zaragozo en 1459.

La Dom-Palaco de la Barono de la Guía Real estis ekkonstruita en la 15-a jarcento fare de la patroneco de la familio Lanuza-Pimentel, kaj nun hegemonias novklasikaj elementoj. La preĝejo estis konstruita en la 15-a kaj 16-a jarcentoj kaj havas mudeĥaran sonorilturon.

Pastriz demografie kreskiĝis fakte jam ekde la dua duono de la 19-a jarcento. Poste kelkaj loĝlokoj de la areo perdis loĝantaron laŭlonge de la 20-a jarcento, sed en Pastriz tute male, oni plialtiĝis ĝis nunaj 1 300 (2022) pro proksimeco al la ĉefurbo (dormurbo) kaj al la komunikvojoj de la akso de la valo de Ebro.

Ekonomio[redakti | redakti fonton]

Tradicia bazo de ekonomio estis agrikulturo, brutobredado, kaj sekva nutrindustrio, krom ekstera dungado. Nune gravas ankaŭ natura, kultura kaj rura turismo. Sed ĉefa rimedo nune estas industrio.

El vidindaĵoj menciindas la preĝejo kun mudeĥara sonorilturo, la Dom-Palaco de la Barono de la Guía Real kaj naturaj lokoj ĉe la rivero.

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]

Referencoj[redakti | redakti fonton]

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]