Artkonsilio Alhamra

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Artkonsilio Alhamra
urdue الحمرا آرٹس کونسل
Artkonsilio Alhamra, Kultura Komplekso Alhamra, Artgalerio Alhamra, Artkonsilio de Lahoro, panĝabe الحمرا آرٹس کونسل, angle Alhamra Arts Council
Muzeo
Ekstera vido de la konstruaĵo
Ekstera vido de la konstruaĵo
Ekstera vido de la konstruaĵo
konstruaĵo [+]

Landobordo Pakistano
ProvincoPanĝabio
MunicipoLahoro
Koordinatoj31° 33′ 30″ N, 74° 19′ 44″ O (mapo)31.558276674.3290015Koordinatoj: 31° 33′ 30″ N, 74° 19′ 44″ O (mapo)

Estiĝo1992

PublikoAlirebla por la publiko

Artkonsilio Alhamra (Panĝabo)
Artkonsilio Alhamra (Panĝabo)
DEC
Artkonsilio Alhamra
Artkonsilio Alhamra
Lokigo de Panĝabo en Pakistano
Situo en provinco Panĝabio de Pakistano.

Artkonsilio Alhamra (Pakistano)
Artkonsilio Alhamra (Pakistano)
DEC
Artkonsilio Alhamra
Artkonsilio Alhamra
Situo en Pakistano.

Map
Artkonsilio Alhamra

Vikimedia Komunejo:  Alhamra Art Centre [+]
Retpaĝaro: lac.punjab.gov.pk
vdr

La Artkonsilio Alhamra (ankaŭ konata kiel la Halo Alhamra, la Kultura Komplekso Alhamra, la Artgalerio Alhamra kaj la Artkonsilio de Lahoro[1]) estis dezajnita fare de la arĥitekto Najjar Ali Dada kaj kompletigita en 1992.[2]

La Arta Konsilio Alhamra troviĝas laŭlonge de koloni-epoka strato en la urbo Lahoro de Pakistano. La strato nomiĝis Mall Road («butikcentra strato», en la angla) pasintece, sed poste ŝanĝis sian nomon kiel strato al Shahrah Quaid-e-Azam. «Alhamra» estas vorto kiu devenas de la araba, kaj signifas «ruĝan»[1]. Ĉe la origino de la ideo pri la arta komplekso, Najjar Ali Dada ricevis taskon desegni aŭditorion kun 1 000 sidlokoj por la Arta Konsilio Alhamra (mallonge, AKA), de kiu li estis ano. La AKA ricevis tiun ejon el la registaro dum la jaroj tuj sekvantaj la sendependecon de la lando, sed plejparte okazigis ties agadojn ekstere. La aŭditorio kompletiĝis en 1979 kaj anstataŭis kelkajn intertempajn konstruaĵojn.[3]

Post la aŭditorio, la konstruo sekvis tri aliajn fazojn. Dada ricevis tiujn komisiojn el la Artkonsilio de Lahoro, registara agentejo kiu transprenis la projekton de la neregistara Artkonsilio Alhamra post disputo rilate al la proprieto de la tero.[2] La unua el ĉi tiuj fazoj kompletiĝis en 1984 kaj konsistis de oficejoj kaj artgalerioj situantaj en kvar oklateraj strukturoj. La sekvantan jaron, oni aldonis al la ekzistanta aŭditorio novan 450-seĝan teatro kun seslatera formo kaj, en 1992, ankaŭ oktlateran 250-seĝan konstruaĵon por lekcioj kaj recitaloj. La formoj de la konstruaĵoj kreas duon-fermitajn kortojn inter ili, kaj la diversa plurlateraj formoj kapablas plibonigi akustikon dum spektakloj.[3]

La desegno de la komplekso ricevis influon el la Mogola arĥitekturo kaj montras surfacon el manefaritaj ruĝaj brikoj kiuj staras sur bituma bazo. La brikoj estas kunligitaj kun loka mortero kaj reflektas la konstruadon de la historia Fortikaĵo de Lahoro kaj de la Moskeo Badŝahi; la ruĝa grejso estis materialo ŝatata fare de la Mogoloj.[2]

La desegno gajnis la premion Aga-Ĥan pri arĥitekturo en 1998,[2] kiam la ĵurio priskribis ĝin kiel «malofta ekzemplo de flekseblaj spacoj kiu de tempo al tempo permesis plurajn aldonojn, ĉiuj el ili kiuj plibonigis, anstataŭ ol malservi, ties entutan arĥitekturan valoron.

Bildgalerio[redakti | redakti fonton]

Referencoj[redakti | redakti fonton]

  1. 1,0 1,1 Alhamra Arts Council or Lahore Arts Council (angle). Alirita 2019-05-19.
  2. 2,0 2,1 2,2 2,3 Alhamra Arts Council. ArchNet. Arkivita el la originalo je 2012-05-27. Alirita 2019-05-19. Arkivigite je 2012-05-27 per la retarkivo Wayback Machine Arkivita kopio. Arkivita el la originalo je 2012-05-27. Alirita 2023-01-22.
  3. 3,0 3,1 (1998) “Alhamra Arts Council”, Legacies for the Future: Contemporary Architecture in Islamic Societies. Londono: Thames and Hudson, p. 114–127. Arkivigite je 2005-04-28 per la retarkivo Wayback Machine Arkivita kopio. Arkivita el la originalo je 2005-04-28. Alirita 2023-01-22.

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]

Eksteraj ligoj[redakti | redakti fonton]

  • En tiu ĉi artikolo estas uzita traduko de teksto el la artikolo Alhamra Arts Council en la angla Vikipedio.