Protestado en Irano (2019-2020)

El Vikipedio, la libera enciklopedio
2019 Iranian fuel protests Fars News (1).jpg
Protests against Ukraine International Airlines Flight 752 shot down by Sepah in Tehran 7.jpg

En novembro 2019, perfortaj tumultoj eksplodis en la tuta Irano en protesto kontraŭ la akra kresko de la prezo de benzino. Laŭ komencaj taksoj, pli ol 300 homoj estis mortigitaj dum la subpremado de la protesta ondo kiu daŭris malpli ol du semajnojn, sed en la monato post la eventoj, fontoj en la irana Ministerio pri Interno raportis, ke la nombro da mortintoj estis ĉirkaŭ 1 500, inkluzive de kelkaj membroj de la sekurecaj taĉmentoj. Laŭ Amnestio Internacia, inter la mortintoj estis almenaŭ 23 infanoj. La organizo raportis ke la nombro de la arestitaj post la tumultoj atingis proksimume 7 000 kaj ke multaj el ili estis torturitaj. Kelkaj el la partoprenantoj en la tumultoj estis mortkondamnitaj.

Ĉi tiuj manifestacioj estis parto de serio de protestoj kiuj komenciĝis en decembro 2017 kaj daŭris en la somero de 2018, sur la fono de la daŭra krizo en la ekonomio de Irano.

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]