Ram Chandra Paudel

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Ram Chandra Paudel
Persona informo
Naskiĝo 15-an de oktobro 1944 (1944-10-15) (79-jaraĝa)
en distrikto Tanahun,  Reĝlando Nepalo
Ŝtataneco Nepalo vd
Partio Nepala Kongreso vd
Profesio
Okupo politikisto vd
vd Fonto: Vikidatumoj
vdr

Ram Chandra Paudel (nepale राम चन्द्र पौडेल) ekde marto 2023 estas la nova ŝtata prezidanto de Nepalo. Ĉefgvidanto de la socialdemokratia politika partio Nepala Kongreso, membro de la Nepala Konstituciiga Asembleo de 2008 ĝis 2017, membro de la Parlamento de Nepalo kiu ekfunkciis la 5-an de marto 2018, Paudel estis elektita prezidanto la 9-an de marto 2023, kaj oficiale ekoficas la 13-an de marto. Li sukcedas la antaŭan prezidantinon Bidhya Devi Bhandari, kiu ne konkuris en la prezidanta baloto de marto 2023.