Géza Hollósi
Etoso
Géza Hollósi | |
---|---|
Persona informo | |
Naskiĝo | 2-an de majo 1938 en Budapeŝto |
Morto | 6-an de septembro 2002 (64-jaraĝa) |
Ŝtataneco | Hungario |
Okupo | |
Okupo | luktisto sporta trejnisto |
Géza Hollósi [holOŝi], laŭ hungarlingve kutima nomordo Hollósi Géza estis hungara luktisto, olimpiano, sportinstruisto, trejnisto.
Géza Hollósi[1] naskiĝis la 2-an de majo 1938 en Budapeŝto, li mortis la 6-an de septembro 2002 en Budapeŝto.
Biografio
[redakti | redakti fonton]Géza Hollósi supozeble akiris diplomon, ĉar li estis ankaŭ sportinstruisto kaj trejnisto.
Sporta kariero
[redakti | redakti fonton]Géza Hollósi estis plurfoje hungara ĉampiono (ekzemple en 1958 kaj 1964). Li estis olimpiano en Hungario en la Somera Olimpiko 1960, Hungario en la Somera Olimpiko 1964 kaj Hungario en la Somera Olimpiko 1968 sen medalo, krome en mondĉampionumoj li estis la dua en 1959 kaj 1961. Li konkursis en klasik-stila luktado kaj liberstila luktado, tamen liaj pli gravaj rezultoj okazis en liberstila luktado.
Fontoj
[redakti | redakti fonton]Referencoj
[redakti | redakti fonton]- ↑ https://opac-nevter.pim.hu/ro/record/-/record/PIM135605 hungarlingva datenaro de muzeo