O Carballiño

El Vikipedio, la libera enciklopedio
O Carballiño
municipo de Galegio

Blazono

Blazono
Administrado
Poŝtkodo 32...
En TTT Oficiala retejo [+]
Demografio
Loĝantaro 13 968  (2023) [+]
Loĝdenso 259 loĝ./km²
Geografio
Geografia situo 42° 26′ N, 8° 5′ U (mapo)42.429638-8.077466Koordinatoj: 42° 26′ N, 8° 5′ U (mapo) [+]
Alto 397 m [+]
Areo 54 km² (5 400 ha) [+]
Horzono UTC+01:00 [+]
O Carballiño (Provinco Oŭrenso)
O Carballiño (Provinco Oŭrenso)
DEC
O Carballiño
O Carballiño
Situo de O Carballiño
O Carballiño (Hispanio)
O Carballiño (Hispanio)
DEC
O Carballiño
O Carballiño
Situo de O Carballiño

Map

Alia projekto
Vikimedia Komunejo O Carballiño [+]
vdr

O Carballiño estas municipo de la provinco Oŭrenso, en Galegio, Hispanio. Ĝi situas je 25 km de la provinca ĉefurbo, bone komunikita per aŭtoŝoseoj kun tiu urbo kaj kun la regiona ĉefurbo Santiago de Compostela. Ĝi estas la plej loĝata urbo de la provinco post la ĉefurbo.

Toponimio[redakti | redakti fonton]

La nomo signifas La Kverketo, la prononco estas Karbajinjo, kaj oni foje trovas la varianton Carballino, laŭ la hispanlingva traduko.

Gastronomio[redakti | redakti fonton]

La plej tipa plado de la urbo estas la "Polpo je la foiro" (Polbo á feira), ĉiujare la duan dimanĉon de aŭgusto, seninterrompe de la jaro 1964 okazas la Festo de la polpo en la Urba Parko ĉe la bordoj de la rivero Arenteiro.

Heredaĵo kaj turismo[redakti | redakti fonton]

Preĝejo de la Vera Kruco.

La plej elstara monumento estas la preĝejo de la Vera Kruco, konstruaĵo de la 20a jarcento, verko de Antonio Palacios.

En la centro troviĝas la preĝejo de Sankta Cipriano (San Cibrán) aŭ “Igrexa Vella” (Malnova Preĝejo)

En la ĉefplaco lokiĝas la Urbodomo kaj monumento al la figuro de la pulpeira (la polpokuiristinon), montrante la altan ligon de la vilaĝo kun la polpo kaj kun ĉi tiu profesio.[1]

En la municipo situas du grandaj banlokoj: la Granda Banejo kaj tiu de Caldas de Partovia.[2][3]

Referencoj[redakti | redakti fonton]

Eksteraj ligoj[redakti | redakti fonton]