Saltu al enhavo

Dominik Szoboszlai

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Dominik Szoboszlai
mezkampulo
Personaj informoj
Naskiĝo 25-an de oktobro 2000 (2000-10-25) (23-jaraĝa)
en Székesfehérvár
Klubaj informoj
Nuna klubo Liverpool FC (ekde 2023)
Numero 8
Pozicio mezkampulo
Profesiaj kluboj*
Jaroj Klubo Matĉoj (goloj)
2017-2018
2018-2021
2021–2023
2023-
FC Liefering (Salzburg)
Red Bull Salzburg
RB Leipzig
Liverpool FC
42 (16)
56 (16)
62 (12)
33 (3)
Reprezentado**
ekde 2019 hungara nacia teamo 45 (12)

* Profesiaj klubaj startoj kaj goloj
nur en hejma ligo kaj aktualaj laŭ la fino de junio 2024.
** Startoj kaj goloj en reprezentado
aktualaj laŭ la fino de junio 2024.

vdr
Dominik Szoboszlai en 2017

Dominik Szoboszlai [soboslai], laŭ hungarlingve kutima nomordo Szoboszlai Dominik, estas hungara futbalisto (mezkampulo), kiu naskiĝis la  25-an de oktobro 2000(nun 2000-10-25) en Székesfehérvár.[1]

kaj en 2019

Biografio[redakti | redakti fonton]

Dominik Szoboszlai futbalis ekde 2007 en junularaj teamoj, komence en sia naskiĝurbo, poste en la ĉefurbo, ekde 2016 jam en Aŭstrio. Inter 2016-2019 li ludis 28-foje en la hungaraj junularaj naciaj teamoj de sub 17-, sub-19- kaj sub-21-jaruloj, poste jam en la plenkreska nacia teamo 45-foje kun 12 goloj (datenoj ĝis julio 2024).

En la Eŭropa Futbal-Ĉampionado 2024 de junio kaj julio 2024, li kadre de la matĉo de Hungario kontraŭ Svislando fariĝis la plej juna teamestro iam ajn je 23 jaroj kaj 243 tagoj kiu gvidis teamon de Eŭropa Ĉampionado. Li venkis la antaŭan italan rekordulon Giuseppe Bergomi (n. en 1963), kiu havis 24 jarojn kaj 171 tagojn ĉe la Eŭropa Futbal-Ĉampionado 1988 en Germanio.[2]

Fontoj[redakti | redakti fonton]

Referencoj[redakti | redakti fonton]