Éva Várhegyi
Aspekto
Éva Várhegyi | |
---|---|
Persona informo | |
Naskiĝo | 18-an de majo 1952 (72-jaraĝa) en Budapeŝto |
Ŝtataneco | Hungario |
Okupo | |
Okupo | ekonomikisto |
Éva Várhegyi [vArhedji], laŭ la hungarlingve kutima nomordo Várhegyi Éva estas hungara ekonomikisto, bankisto.
Éva Várhegyi[1] naskiĝis la 18-an de majo 1952 en Budapeŝto.
Biografio
[redakti | redakti fonton]Éva Várhegyi akiris diplomon en Universitato Károly Marx en 1975. Post la diplomo ŝi laboris en la Hungara Nacia Banko ĝis 1984, poste seninterrompe en financesplora instituto. Intertempe ŝi doktoriĝis en la universitato en 1983. Ŝi kandidatiĝis (CSc) en 1987, ŝi doktoriĝis (DSc) en 2005 antaŭ la Hungara Scienca Akademio. Ŝi ricevis premiojn inter 1997-2005.
Elektitaj kontribuoj
[redakti | redakti fonton]- Bankrendszer Magyarországon (1985)
- Tanulmány a magyar bankrendszer fejlődéséről (kunaŭtoro, 1994)
- Bankvilág Magyarországon (2002)