János Berze Nagy
János Berze Nagy | |
---|---|
Persona informo | |
Naskiĝo | 23-an de aŭgusto 1879 en Besenyőtelek |
Morto | 6-an de aprilo 1946 (66-jaraĝa) en Pécs |
Lingvoj | hungara |
Ŝtataneco | Hungario |
Okupo | |
Okupo | folkloristo |
János Berze Nagy [jAnoŝ nadj], laŭ la hungarlingve kutima nomordo Berze Nagy János estis hungara pedagogia inspektoro, folkloristo. Lia familia nomo estis nur Nagy ĝis 1904, poste ankaŭ Berze-Nagy.
János Berze Nagy[1][2] naskiĝis la 23-an de aŭgusto 1879 en Besenyő, li mortis la 6-an de aprilo 1946 en Pécs.
Biografio
[redakti | redakti fonton]János Berze Nagy maturiĝis en gimnazio en Jászberény en 1898, poste li akiris filozofian diplomon en Scienca Universitato de Budapeŝto en 1903, post 2 jaroj li doktoriĝis. En la sekvaj jaroj li estis inspektoro en pluraj lokoj de Hungara reĝlando. En 1919 li ne akceptis la estiĝantan novan ŝtaton Serbio, tial li rifuĝis al restHungario. Ĝis la emeritiĝo en 1939 li denove estis inspektoro jam altaj postenoj kaj titoloj. Li estas unu el la fondintoj kaj la unua elstara reprezentanto de la hungara folklora esplorado. Li rekonis, ke la popolkantoj kaj baladoj devus esti registritaj kune kun sia melodio. Li preparis la unuan katalogon de hungaraj fabeloj, krome li atribuis grandan rolon al korusoj en la lerneja edukado. Li edziĝis en 1905, lia edzino naskis 2 gefilojn.
Elektitaj kontribuoj
[redakti | redakti fonton]- Tiszamentről. (poemoj, 1902)
- A hevesmegyei nyelvjárás. (ankaŭ disertaĵo, 1905)
- A csodaszarvas mondája. Összehasonlító folklore-tanulmány. (studo, 1927)
- Mese. (1935, 3-a eldono: 1943 kaj 1992)
- A sok nap. – Kővel, gallyal behányt halmok. (1943)
- Magyar népmesetípusok (1957)
Memorigiloj
[redakti | redakti fonton]- busto, strato, bazlernejo kaj memortabulo en Besenyőtelek
- gimnazio en Gyöngyös
- bazlernejoj en Bogád kaj Pécs
- memortabulo en Pécs (1958)
- stratoj en Pécs kaj Eger
Fontoj
[redakti | redakti fonton]Referencoj
[redakti | redakti fonton]- ↑ https://www.wikidata.org/wiki/Q793838 wikidata
- ↑ https://opac-nevter.pim.hu/ro/record/-/record/PIM46930;jsessionid=099D1E37177981C13C2A572F55852177 hungarlingva datenaro de muzeo