Géza Groma
Géza Groma | |
---|---|
Persona informo | |
Naskiĝo | 21-an de oktobro 1925 en Kocsér |
Morto | 6-an de junio 1980 (54-jaraĝa) en Budapeŝto |
Lingvoj | hungara |
Ŝtataneco | Hungario ![]() |
Alma mater | Universitato Eötvös Loránd ![]() |
Okupo | |
Okupo | fizikisto ![]() |
Géza Groma, laŭ la hungarlingve kutima nomordo Groma Géza estis hungara fizikisto.
Géza Groma[1][2] naskiĝis la 21-an de oktobro 1925 en Kocsér, li mortis la 6-an de junio 1980 en Budapeŝto.
Biografio[redakti | redakti fonton]
Géza Groma maturiĝis en armea gimnazio en Pécs en 1944, poste li akiris pedagogian diplomon en Scienca Universitato Loránd Eötvös en 1950. Post la diplomo li praktikadis jaron en la universitata instituto, poste li estis asistanto. Inter 1959–1971 li estis laboratoriestro en signifa fabriko, poste ĝis sia morto li havis postenon en esplora instituto. Intertempe li kandidatiĝis en 1969, li doktoriĝis en 1981 antaŭ la Hungara Scienca Akademio (postmorte). Li esploris la alojojn. Li edziĝis en 1951, lia edzino naskis 4 gefilojn inter 1952–1963. Li ricevis 3 premiojn inter 1976-1979.
Elektitaj kontribuoj[redakti | redakti fonton]
- Reflex Oscillators. (kunaŭtoro, 1954)
- Fejezetek a kísérleti fizikából. (studenta lernolibro, 1958)
- Fázisátalakulások 60 at.% Cu – 20 at.% Ni – 20 at.% Mn ötvözetekben. (disertaĵo, 1968)
- Anderungen der Spannungsrisskorrosionsfäligkeit und des Bruchverhaltens in den verschiedenen Wärmeeinflusszonen einer AlZnMg-Legierung mitlerer Festigkeit. (kunaŭtoro, 1976)
- Fázisátalakulások nemesíthető Al–Zn–Mg-ötvözetekben. Monográfia és doktori értek. is. (monografio kaj disertaĵo, 1980)