Saltu al enhavo

István Fischer

El Vikipedio, la libera enciklopedio
István Fischer
Persona informo
Naskiĝo la  21-an de oktobro 1754(nun 1754-10-21)
en  Hungara reĝlando,  Aŭstra imperio Bacskó
Morto la 4-an de julio 1822
en  Hungara reĝlando,  Aŭstra imperio Eger
Ŝtataneco Hungario Redakti la valoron en Wikidata
Okupo
Okupo katolika sacerdoto (1782–)
romkatolika diakono (1780–) Redakti la valoron en Wikidata
vdr

Barono István Fischer [iŝtvAn fiŝer], laŭ la hungarlingve kutima nomordo Fischer István estis hungara pastro, kanoniko, abato, episkopo, ĉefepiskopo. Lia nobela antaŭnomo estis nagyszalatnyai [nadjsalatnjai].

István Fischer[1] naskiĝis la  21-an de oktobro 1754(nun 1754-10-21) en Bacskó (Hungara reĝlando, Aŭstra Imperio, nuntempa Bačkov (distrikto Trebišov) en Slovakio), li mortis la 4-an de julio 1822 en Eger.

Biografio[redakti | redakti fonton]

István Fischer lernis en pluraj urboj, poste li akiris filozofian kaj teologian diplomojn kun doktoriĝo en germana-hungara kolegio en Romo en 1781. Hejmenveninta li estis pastro en Eger, post 3 jaroj li estis altrangigita kanoniko, baldaŭ li estis abato aŭ li havis diversajn ekleziajn postenojn. Oni fondis novan diocezon en Szatmár en 1804, kies unua episkopo estis Fischer mem. Post 3 jaroj li reiris al Eger, kie li estis ĉefepiskopo, samtempe departementestro. Li estis entombigita en Baziliko-ĉefkatedralo de Eger.

Elektitaj kontribuoj[redakti | redakti fonton]

  • Dictio… occasione installationis seren. principis regii Caroli Ambrosii... (1808)
  • Intés Eger városához a tűzoltás iránt. (1811)
  • Rituale Agriense, seu formula agendorum in administratione sacramentorum... (1815)
  • Collectio pastoralium et circularium litterarum ad venerabilem clerum dioecesis... (1823)

Fontoj[redakti | redakti fonton]

Referencoj[redakti | redakti fonton]