Saltu al enhavo

Fiorile

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Fiorile
filmo
Originala titolo Fiorile
Originala lingvo franca lingvo • itala lingvo
Kina aperdato 1993, 14 okt. 1993
Ĝenro filma dramo
Kameraado Giuseppe Lanci
Reĝisoro(j) Paolo Taviani • Vittorio Taviani
Scenaro Sandro Petraglia • Paolo Taviani • Vittorio Taviani
Muziko de Nicola Piovani
Rolantoj Claudio Bigagli • Galatea Ranzi • Michael Vartan • Lino Capolicchio • Constanze Engelbrecht • Athina Cenci • Giovanni Guidelli • Pier Paolo Capponi • Chiara Caselli • Renato Carpentieri • Carlo Luca De Ruggieri • Paul Müller • Sergio Albelli • Ciro Esposito
Produktinta firmao Medusa Film
IMDb
vdr

Fiorile (Florealo) estas itala filmo de 1993 reĝisorita de la fratoj Taviani, nome ilia dektria filmo kaj ilia kvina originala scenaro. Krome temas pri ilia unua filmo produktorita de Grazia Volpi.

Ĝi estis prezentita en konkurenco en la 46a Festivalo de Cannes.

Averto: La teksto, kiu sekvas, malkaŝas detalojn pri la intrigo de la rakonto.

Historia malbeno falas sur la familio Benedetti, eksterleĝe riĉigita fine de la 18-a jarcento pere de la akiro de trezoro apartenanta al la armeo de Napoleono kiam ĝi estis en Toskanio. El tiu epoko dum du jarcentoj ĝis la jaroj de la Itala Rezistado kaj la aktualo, la heredantoj de la familio Benedetti devos elteni la pezan ŝarĝon kiun la destino atribuis al ili.

La malbeno devenas de historia epizodo, en kiu junulino malkovras, ke lia frato responsas pri la ekzekuto de franca oficiro, kiun ŝi amas. Tial ŝi malbenas ĉiujn liajn posteulojn.

Averto: Malkaŝado de la intrigo de la rakonto ĉi tie finiĝas.

Geaktoraro kaj roluloj

[redakti | redakti fonton]
  • Claudio Bigagli kiel Corrado / Alessandro.
  • Galatea Ranzi kiel Elisabette / Elisa.
  • Michael Vartan kiel Jean / Massimo Benedetti.
  • Lino Capolicchio kiel Luigi Benedetti.
  • Constanze Engelbrecht kiel Juliette, edzino de Luigi.
  • Elisa Giami kiel Simona Benedetti (knabino).
  • Ciro Esposito kiel Emilio Benedetti (knabo).
  • Athina Cenci kiel Gina.

Eksteraj ligiloj

[redakti | redakti fonton]