Saltu al enhavo

Franz Xaver König

El Vikipedio, la libera enciklopedio

Franz Xaver KÖNIG (naskiĝinta ĉ. 1711; mortinta la 24-an de decembro 1782[1] en Salcburgo) estis aŭstra rokoka pentristo.

Estante filo de korporalo li edziĝis en 1748[2] kaj ricevis sekve burĝajn privilegiojn de Salcburgo. Nupta atestanto estis la pentristo Peter Paul Perwanger, kiu verŝajne estis lia instruisto. König ĉefe kreadis por la arkiabatejo Sankta Petro, kiu tiam havis multajn ŝanĝojn sub la modernigema regado de abato Beda Seeauer. König versimile kreis la plafonajn freskojn de la konventa kirko: sed eble li nur komisiis la kolegon Johann Weiß, kvankam oficiale en la aktoj aperas la nomo König.[3] Por li laboris ankaŭ Benedikt Werkstätter.

Krom freskojn kaj altarbildojn faris li ankaŭ portretojn kaj pejzaĝpentraĵojn. Li ĝuis trejniĝon fare de anoj de la skolo de Venecio: König sendube estas la plej grava reprezentanto de la rokoka epoko inter la pentristaro de Salcburgio.[4]

freska detalo pri Sankta Mikaelo; plafonfreskoj de la salcburga Mikaelo-kirko
  • altarbildoj por la paroĥa kirko de Annaberg im Lammertal, 1752
  • 20 surtolaĵaj bildoj por la konventa kirko de la salcburgaj benediktanoj, 1757
  • flago por Großgmain, 1759
  • freskoj kupolaj/plafonaj por la salcburga Petro-kirko, 1758–1763
  • farbado pentra de la benediktana konventa biblioteko, 1769
  • freskoj kaj bildoj ĉe la flankaj altaroj de Mikaelo-kirko
  • ĉefaltara bildo en la kirko de Untereching (kvartalo de Sankt Georgen), 1774
  • ĉefaltara bildo Himmelfahrt Mariens, konventa kirko de Laufen (Salzach), ĉ. 1775

Literaturo

[redakti | redakti fonton]
  • F. Martin: "König, Franz Xaver" - ĉe Hans Vollmer (eld.): Allgemeines Lexikon der Bildenden Künstler von der Antike bis zur Gegenwart, volumo 21, E. A. Seemann, Leipzig 1927, p. 147

Eksteraj ligiloj

[redakti | redakti fonton]
  1. registro de mortintoj, STBIV
  2. registro de geedziĝoj
  3. Peter Stoll: Franz Xaver König, Johann Weiß und die Deckenfresken der Benediktinerstiftskirche St. Peter in Salzburg, universitato de Augsburg, 2009
  4. Johann Kronbichler: "Das künstlerische Werk Jacob Zanusis" ĉe: Ladinia, XXIV–XXV (2000/01), p. 61-88