Saltu al enhavo

Rodrigo Rubio

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Rodrigo Rubio
Persona informo
Naskiĝo 13-an de marto 1931 (1931-03-13)
en Montalvos
Morto 4-an de aprilo 2007 (2007-04-04) (76-jaraĝa)
Lingvoj hispana vd
Ŝtataneco Hispanio Redakti la valoron en Wikidata vd
Profesio
Okupo verkisto Redakti la valoron en Wikidata vd
vd Fonto: Vikidatumoj
vdr

Rodrigo RUBIO Puertas (Montalvos, Albacete, 13a de marto 1931 - Madrido, 4a de aprilo 2007) estis hispana verkisto.

Biografio

[redakti | redakti fonton]

Estante 20-jaraĝa li translokiĝis al Valencio kaj eklaboris en komerco. Li suferis pro reŭmato kaj devis litoripozi dum tri jaroj. En 1961 li ricevis la Premion Gabriel Miró pro sia unua romano "Un mundo a cuestas". Al tiu premio sekvis, inter aliaj la Planeta pro "Equipaje de amor para la tierra" (1965) kaj la premio Álvarez Quintero de la Real Academia Española pro "Papeles amarillentos en el arca" (1970). Aliaj romanoj liaj estas "La Espera" (1967), "La sotana" (1968) kaj "Oración de otoño" (1970).

Li verkis krome novelarojn kaj eseojn, kiel "La deshumanización del campo" (1966), "Narrativa española" (1970) kaj "Minusválidos" (1970). Ekde 1968 li loĝis en Madrido, kie, krom sia literatura vrekado, li kunlaboris regule en gazetoj kaj radio.

Eksteraj ligiloj

[redakti | redakti fonton]