Saltu al enhavo

Wilhelm Reiß

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Wilhelm Reiß

Johann Wilhelm REISS (naskiĝinta la 13-an de junio 1838 en Mannheim, mortinta la 29-an de septembro 1908 en Unterwellenborn-Könitz) estis germana esplorvojaĝantoj, mineralogo vulkanologo.

Estante filo de la industriulo kaj urbestro Friedrich Reiß, li vojaĝis inter 1858 kaj 1860 tra la Azoroj, Madejro kaj la Kanariojn. En 1861 vizitis li Javon kaj edzinigis en Surabajo la pli junan Emilia Francina Wiederhold.[1]

En 1866 Reiß vojaĝis kun la geologo Karl von Fritsch kaj Alphons Stübel al Grekujo. Kun ili startiĝis en 1868 (ĝis 1876) tre fruktodona ekspedicio al Suda Ameriko (Ekvadoro, Kolombio, Peruo, Brazilo, Andoj). Ili surgrimpis unue la montojn Kotopaksi kaj Tungurahua.

Post reveno al Germanujo, Reiß vivis en Berlino por juĝi la valoron de la vojaĝaj rezultoj. Disde li eksedziniĝis Emilia Francina en 1880. De 1892 vivis Reiß sur Kastelo Könitz; tie li mortis dum ĉasado. .[2]

  • En 1878 membrigis lin Leopoldina.[3]
  • Inter 1885 kaj 1887 li prezidantis ĉe la berlina Societo pri Geologio kaj en 1888 ĉe Berlina Societo pri Antropologio, Etnologio kaj Prahistorio.
  • Reiß estis koresponda membro de la Turingia-Saksa Societo pri Geologio.[4]

Verkoj (elekto)

[redakti | redakti fonton]
  • Das Totenfeld von Ancon in Peru. Berlin 1880–1886.
  • Kultur und Industrie südamerikanischer Völker. Berlin 1889–1890.
  • Reisen in Südamerika. Berlin 1890.
  • Geologische Studien in der Republik Columbia. 3 volumoj, Berlin 1892–1899.
  • Das Hochgebirge der Republik Ecuador. 2 volumoj, Berlin 1892–1902.
  • Ecuador 1870–74. Petrographische Untersuchungen. Berlin 1901.

Literaturo

[redakti | redakti fonton]
  • Wiegand, Hermann (eld.): "Abenteuer Anden und Amazonas. Wilhelm Reiß' Südamerika-Expedition in historischen Fotografien." Ĉe: Mannheimer Geschichtsblätter, nova serio 35/2018, p. 1–160

Eksteraj ligiloj

[redakti | redakti fonton]
  1. Roel de Neve: "Genealogie Wiederhold/Hedrich von Wiederhold." Ĉe: De Indische Navorscher. Volumo 18, 2005, p. 148–154
  2. "Mannheim-Momente: Das historische Schlaglicht des Monats: 29. September: 100. Todestag von Johann Wilhelm Reiß (1838-1908). Wo Humboldt umkehrte, kletterte Wilhelm weiter"
  3. membrolisto de la akademianoj
  4. membrolisto de 1885