Saltu al enhavo

Günther Lorenz

El Vikipedio, la libera enciklopedio

Günther LORENZ (naskiĝinta en 1942 en Insbruko, mortinta samloke la 7-an de januaro 2013) estis aŭstra historiisto pri Antikva epoko.

Post studo de historio kaj germanistiko li doktoriĝis en la 30.3.1973[1] en Insbruko ĉe Franz Hampl post defendo de la tezo Die Einstellung der Griechen zum Tier. Ihre Entwicklung von Homer bis Theophrast (mit einem Ausblick auf das frühe Rom). En ĝi temis pri la sinteno de la helenoj al bestoj. En 1986 li habilitiĝis samuniversitate per la laboraĵo Antike Krankenbehandlung in historisch-vergleichender Sicht. Studien zum konkret-anschaulichen Denken (pri antikva sanigo de malsanoj). Sekve estris li kiel eksterorda profesoro la sekcion pri Kompara historio de fruaj kulturoj ĉe la katedro pri malnova historio en Insbruko. En 1989 li gastdocentis en altlernejo de Nov-Orleano. Pensiiĝo okazis en la 1.10.2007.

Fokusoj esploradaj de li estis la kompara religihistorio de Grekujo, historio de medicino, kulturkomparoj inter la Romia Imperio kaj la antikva Ĉinio kaj la rolo de bestoj en fruaj kulturoj. Dum dek jaroj li estis la Ligon de universitataj instruistoj. Li ankaŭ ricevis la Honoran signon de la insbruka universitato. Unu lia disĉiplo estis Roland Steinacher.

Verkoj (elekto)

[redakti | redakti fonton]
  • Die Einstellung der Griechen zum Tier. Ihre Entwicklung von Homer bis Theophrast (mit einem Ausblick auf das frühe Rom) [disertacio, 1972]
  • Antike Krankenbehandlung in historisch-vergleichender Sicht. Studien zum konkret-anschaulichen Denken (=Bibliothek der klassischen Altertumswissenschaften, 2-a serio, NF, vol. 81). Winter, Heidelberg 1990 [habilitiĝlaboraĵo 1986], ISBN 3-533-04140-9
  • Tiere im Leben der alten Kulturen. Schriftlose Kulturen, Alter Orient, Ägypten, Griechenland und Rom. Dua eldono, Innsbruck University Press, Innsbruck 2013, ISBN 978-3-902936-16-5
  • Asklepios, der Heiler mit dem Hund, und der Orient. Religion und Medizin in alten Kulturen in universalhistorischer Sicht. Gesammelte Schriften. Innsbruck University Press, Innsbruck 2016, ISBN 978-3-902936-92-9

Eksteraj ligiloj

[redakti | redakti fonton]
  1. "Promotionen sub auspiciis praesidentis"