Saltu al enhavo

Les voleurs

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Les voleurs
filmo
Originala titolo Les Voleurs
Originala lingvo franca lingvo
Kina aperdato 1996, 24 apr. 1997
Ĝenro filma dramo, samseksemeca filmo, krimfilmo, amafera filmo
Kameraado Jeanne Lapoirie
Reĝisoro(j) André Téchiné
Produktisto(j) Alain Sarde
Scenaro Michel Alexandre • André Téchiné • Gilles Taurand • Michel Alexandre
Loko de rakonto Haute-Savoie
Muziko de Philippe Sarde
Rolantoj Catherine Deneuve • Daniel Auteuil • Benoît Magimel • Chiara Mastroianni • Didier Bezace • Fabienne Babe • Ivan Desny • Laurence Côte
Honorigoj César Award for Best Female Revelation • Prix Michel Simon
IMDb
vdr

Les voleurs (La ŝtelistoj) estas franca drama filmo de 1996, reĝisorita de André Téchiné. En la filmo stelulis Catherine Deneuve, Daniel Auteuil, Laurence Côte, Benoît Magimel, Fabienne Babe kaj Didier Bezace.

Averto: La teksto, kiu sekvas, malkaŝas detalojn pri la intrigo de la rakonto.

Unu nokton en domo de Rhône-Alpes, la dekjarulo Justin vekiĝas pro bruoj teretaĝe. Ono alportis la korpon de lia patro, Ivan, ĝismorte vundita. Sekvamatene, Alex, onklo de Justin kaj pli juna frato de Ivan, alvenas al la funebro akompanata de juna virino, Juliette. Justin notas tension inter la plenkreskuloj kaj kaŝas la pafilon de sia patro. La historio kiu antaŭas la morton de Ivan sekavas pere de retromemoroj.

Alex apartiĝis kontraŭ sia familio de ŝtelistoj iĝante policano en la kvartalo La Duchère de Lyon. La antaŭan jaron li pridemandis Juliette en la policejo pro ŝtelo de parfumoj. Li kortuŝiĝis pro la personeco de la virino kaj lasis ŝin foriri post la redono de la ŝtelaĵoj. Poste, li retrovas ŝin en noktoklubo de sia frato Ivan, kun kiu li ne bone rilatas. Ivan kamuflas sian aktivecon kiel ĉefo de aŭtoŝtelistoj, nome reto bone organizita en kiu estas ankaŭ lia patro kaj Jimmy, la frato de Juliette. Ivan fanfaronas antaŭ Alex ke lu pli sukcesis. Alex rekonis Juliette ĉe Ivan, kaj ili startigas iom netrankvilan amaferon. Tamen Juliette havas rilaton ankaŭ kun Marie, divorcita profesorino kiu instruas filozofion en la universitato. Alex spionas Marie. Ivan ekkonas la rilaton de Juliette kun Alex kaj minacas ŝin. Ivan kaj lia bando (en kiu estas Juliette) planas ŝteli aŭtojn el fervoja stokejo.

La afero malglatiĝas, oni mortigas gardiston kaj oni vundas Ivan ĝismorte dum la interpafado. La grupo povas fuĝi kaj la korpon de Ivan oni alportas ĉe lia patro. Juliette, kiu estis devigita partopreni en la ŝtelado kontraŭ la opinio de Jimmy, estas subpremita pro la morto de Ivan. Ŝi dufoje klopodas memortigi sin, respektive ĉe sia frato kaj ĉe Marie. Tiu lasta internigas Juliette en mensmalsanulejo. Ŝi fuĝas helpita de Jimmy kiu kaŝas ŝin en Marsejlo. Post la funebro de Ivan, Alex klopodas alproksimiĝi al sia nevo Justin sed malsukcesas.

Marie vizitas Alex kiu malkaŝas al ŝi, ke Juliette partoprenis en la aŭtoŝtelado kaj ke li serĉas ŝin. Alex kaj Marie tiam amikiĝas ligitaj per la serĉado kaj protektado de Juliette. Poste, Alex venas ĉe Marie lak malkovras, ke ŝi estas enfermita ĉe si skribante la historion de Juliette. Li diras, ke Juliette ŝajne ne riskas ĉar la polico ŝajne serĉas junulon. Alex ricevas pakaĵon kun la manuskripto de la historio de Juliette kaj sonbendoj de sia voĉo; la mesaĝisto anoncas ankaŭ la memmortigon de Marie. Alex iras retrovi Juliette en Marsejlo por doni al ŝi la manuskripton de Marie, sed li ne kuraĝas paroli, ĉar ŝi faris al si novan vivon laborante en librovendejo kaj ŝajne ŝi trovis ekvilibron. La juna Justin siaflanke, finfine komprenis tion kion oni kaŝis al li apude al Jimmy kun kiu li bone sentas sin.

Averto: Malkaŝado de la intrigo de la rakonto ĉi tie finiĝas.

Gektoraro kaj rolularo

[redakti | redakti fonton]
  • Catherine Deneuve : Marie Leblanc
  • Daniel Auteuil : Alexandre Noël nome Alex
  • Didier Bezace : Ivan Noël, la frato de Alex
  • Laurence Côte : Juliette Fontana
  • Benoît Magimel : Jimmy Fontana, la frato de Juliette
  • Fabienne Babe : Mireille, la edzino de Ivan
  • Julien Rivière : Justin, la filo da Ivan
  • Ivan Desny : Victor Noël, la patro de Alex kaj de Ivan, avo de Justin
  • Régis Bétoule : Régis
  • Pierre Pérez : Fred
  • Naguime Bendidi : Nabil
  • Chiara Mastroianni : lernantino de Marie
  • Didier Raymond : Lucien
  • Jean-Louis Meunier : la kantisto «Tamino»
  • Éric Kreikenmayer : la policano ĉe Alex
  • Jean-Jacques Cravero : la unua transvestulo
  • Badabou Niégo : la dua transvestulo
  • Oumar Diaouré : la unua gardisto
  • Franck Mérenda : la dua gardisto
  • Youssef Ferhat : Sabrina
  • Christine Paolini : la patrino
  • Stéphane Poulenas : la fajrestingisto

Referencoj

[redakti | redakti fonton]


  • En tiu ĉi artikolo estas uzita traduko de teksto el la artikolo Les Voleurs en la franca Vikipedio.