Saltu al enhavo

Blood Simple

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Blood Simple
filmo
Originala titolo Blood Simple
Originala lingvo angla lingvo
Kina aperdato 26 mar. 1984, 26 sep. 1985, 1984
Ĝenro krimfilmo, novnigra filmo, nigra filmo, filma dramo
Kameraado Barry Sonnenfeld
Reĝisoro(j) Joel Coen • Ethan Coen
Produktisto(j) Joel Coen • Ethan Coen
Scenaro Joel Coen • Ethan Coen
Loko de rakonto Teksaso
Muziko de Carter Burwell
Rolantoj John Getz • Frances McDormand • Dan Hedaya • Samm-Art Williams • M. Emmet Walsh • Holly Hunter • Barry Sonnenfeld
Honorigoj National Board of Review: Top Ten Films • Sundance Film Festival U.S. Dramatic Grand Jury Prize Award
IMDb
vdr

Blood Simple estas usona sendependa nov-nigra krimfilmo de 1984 verkita, eldonita, produktorita kaj reĝisorita de la Fratoj Coen, kaj stelulita de John Getz, Frances McDormand, Dan Hedaya, kak M. Emmet Walsh. La intrigo sekvas kelnero de Teksaso kiu havas amaferon kun la edzino de sia ĉefo. Kiam la ĉefo malkovras la aferon, dungas privatan esploriston por murdi la paron. Ĝi estis la reĝisora debuto de Coen-oj kaj la unua grava filmo de direktoro de fotografio Barry Sonnenfeld, kiu poste iĝos reĝisoro, same kiel estis ankaŭ la longfilma debuto de McDormand.

La titolo de la filmo devenas el la romano de Dashiell Hammett nome Red Harvest (1929), en kiu la termino "blood simple" (sangosimpla) priskribas la disorientita, timema sinteno de homoj post longa sufero en violentaj situacioj.[1] Stile, la filmo miksis elementojn de nov-nigraj, pulpkrimaj historioj, kaj malmultekostaj hororfilmoj.[2] En 2001, oni publikigis "reĝisoran version", la saman jaron kiam ĝi estis rangigita la 98a en la listo de AFI nome 100 Years...100 Thrills.

Averto: La teksto, kiu sekvas, malkaŝas detalojn pri la intrigo de la rakonto.

Julian Marty (Dan Hedaya) estas la posedanto de trinkejo en urbo de Teksaso kaj suspektas, ke ŝia edzino, nome Abby (Frances McDormand), perfidas lin kun Ray (John Getz), unu de liaj dungitoj.

Marty dungas esploriston Visser (M. Emmet Walsh) por sekvi lin, kaj tiu konfirmas liajn supozojn. Tiam li faras novan interkonsenton kun la esploristo, proponante ke tiu murdu lian edzinon kaj ŝian amanton kiam li estu ekster la urbo. Visser venas ĉe Ray kaj trovas la dormantan paron. Sekvatage li iras ĉe Marty en la trinkejo kaj ricevas la promesitan monon montrinte la fotojn de la murditoj, kvankam tuj li turnas sin al Marty kaj murdas lin per la pafilo kiun li prenis el Abby.

Poste Ray, kiu fakte ne estis murdita, alvenas al la trinkejo, cele al akiro de la mono kiun Marty ŝuldis al li, kaj trovas la korpon de sia ĉefo. Malkovrinte la pafilon de Abby, li purigas la sangon kaj senigas sin el la kadavro enterigante ĝin en la kamparo, kvankam li konstatis, ke li ankoraŭ ne estis jam mortinta. Reveninte hejmen, li surprize trovas Abby ankoraŭ dormanta, kaj gapas ĉar li supozis, ke estis ŝi la murdisto, sed li ne petas klarigon. Ĉio komplikiĝas je la alveno de alia kelnero, kaj krome ankaŭ de Visser serĉe al lasitaj ŝlosiloj.

Averto: Malkaŝado de la intrigo de la rakonto ĉi tie finiĝas.

Geaktoraro kaj roluloj

[redakti | redakti fonton]
  • John Getz kiel Ray
  • Frances McDormand kiel Abby Marty
  • Dan Hedaya kiel Julian Marty
  • M. Emmet Walsh kiel esploristo Loren Visser
  • Samm-Art Williams kiel Meurice
  • Deborah Neumann kiel Debra
  • Holly Hunter kiel Helene Trend (nur voĉo, eksterliste)

Referencoj

[redakti | redakti fonton]
  1. Falsani, Cathleen. (2009). The Dude Abides: The Gospel According to the Coen Brothers. Grand Rapids, MI: Zondervan. p. 31.
  2. "Blood Simple". The Criterion Collection. Arkivita el la originalo la 1an de Decembro, 2020. Alirita la 22an de Novembro, 2020.