La ardilla roja
La ardilla roja | |
---|---|
filmo | |
Originala titolo | La ardilla roja |
Originala lingvo | hispana lingvo |
Kina aperdato | 1993 |
Ĝenro | drama filmo, amafera filmo, mistera filmo, komedia filmo |
Kameraado | Gonzalo Fernández Berridi |
Reĝisoro(j) | Julio Medem |
Scenaro | Julio Medem |
Filmita en | Madrido • Donostio • Parko Kampardomo • Akvorezervejo Sankta Johano |
Loko de rakonto | Donostio • Rioĥo |
Muziko de | Alberto Iglesias • Txetxo Bengoetxea |
Rolantoj | Emma Suárez • Nancho Novo • María Barranco • Carmelo Gómez • Karra Elejalde • Cristina Marcos • Mónica Molina • Ana Gracia • Elena Irureta • Chete Lera • Gustavo Salmerón |
Produktinta firmao | Sogetel |
Honorigoj | Q20970213 • Q6359600 • Goya Award for Best Original Music • Directors' Fortnight |
IMDb | |
La ardilla roja (La ruĝa sciuro) estas hispana drama filmo reĝisorita de Julio Médem kaj premierita en la 21a de aprilo 1993.
Intrigo
[redakti | redakti fonton]En somera nokto, en Donostio, Jota (Nancho Novo), malsukcesa muzikisto kies koramikino ĵus lasis lin, estas memmortigonta sin saltante el ponto kiam junulino per motorciklo, nome Sofía (Emma Suárez), akcidentas tute apude. Li helpas ŝin, kaj malkovras, ke ŝi perdis sian memoron, forgesante eĉ sian nomon. Li rakontas en la hospitalo, ke ŝi estas lia fianĉino, kaj poste li same rakontas al ŝi. Li inventas tutan entire identecon por ŝi, havigante al ŝi la nomon Lisa, kaj historion de sia rilato kongrue kun siaj propraj fantaziaĵoj. Kiam la hospitala psikiatro eksuspekta, li foriras kunportante ŝin el la hospitalo al la kampadejo "Ardilla Roja" (ruĝa sciuro, ankaŭ ŝi estas ruĝharulino), kak li asertas, ke ili jam estis planinta tion. Dum ilia rilato iĝas pli intima, ilia konduto levas suspektojn de kampadejanoj Antón kaj Carmen. Iĝas klare ke la memoro de Lisa/Sofía ne estas tute perdita kaj ke ŝi kaŝas sian proprajn sekretojn de la pasinteco; ĉefe, la ekzistadon de psikota eks-koramiko, Félix, kiu fakte estas serĉanta ŝin.
Geaktoraro kaj roluloj
[redakti | redakti fonton]- Emma Suárez kiel Lisa
- Nancho Novo kiel Jota
- María Barranco kiel Carmen
- Karra Elejalde kiel Antón
- Carmelo Gómez kiel Félix
- Elena Irureta kiel Begoña
- Chete Lera kiel Salvador
- Cristina Marcos kiel bluokulino
- Ana Gracia kiel psikiatro
- Mónica Molina kiel ruĝharulino
- Txema Blasco kiel neŭrologo
Eksteraj ligiloj
[redakti | redakti fonton]- En tiu ĉi artikolo estas uzita traduko de teksto el la artikolo La ardilla roja en la hispana Vikipedio.