Saltu al enhavo

Sándor Holly

Pending
El Vikipedio, la libera enciklopedio
Sándor Holly
Persona informo
Naskiĝo 27-an de septembro 1929 (1929-09-27)
en Nagycenk
Morto 31-an de majo 2005 (2005-05-31) (75-jaraĝa)
en Budapeŝto
Lingvoj hungara
Ŝtataneco Hungario Redakti la valoron en Wikidata
Alma mater Scienca Universitato de Szeged Redakti la valoron en Wikidata
Okupo
Okupo kemiisto Redakti la valoron en Wikidata
vdr

Sándor Holly [ŝAndor holi], laŭ la hungarlingve kutima nomordo Holly Sándor, estis hungara kemiisto.

Sándor Holly[1][2] naskiĝis la  27-an de septembro 1929(nun 1929-09-27) en Nagycenk, li mortis la 31-an de majo 2005 en Budapeŝto.

Biografio

[redakti | redakti fonton]

Sándor Holly maturiĝis en gimnazio en Kaposvár en 1949, poste li akiris kemiistan diplomon en Scienca Universitato de Szeged en 1955. Post la diplomo li laboris jaron en instituto pri nutraĵoj, poste en tutlanda kemia instituto ĝis 1994, pli poste li havis la statuson konsilisto ĝis sia morto. Inter 1972–1993 li estis ankaŭ spertulo en kriminala teknika instituto. Intertempe li kandidatiĝis en 1969, li doktoriĝis en 1994 antaŭ la Hungara Scienca Akademio. Li atingis signifajn rezultojn internacie en kampo de la infraruĝa spektroskopa ekzameno de aminoacidoj, hidrokarbidoj kaj diversaj hidrokarbidstrukturoj. Li edziĝis en 1958, lia edzino naskis 2 filojn. Li ricevis unufoje premion en 2004. Pro aŭtoakcidento li mortis.

Elektitaj kontribuoj

[redakti | redakti fonton]
  • Infravörös spektrográffal végzett szerkezetkutatási vizsgálatok. (kunaŭtoro, 1958, germane samjare)
  • Az infravörös spektroszkópia alapjai. (kunaŭtoro, 1965)
  • Szerinszármazékok vizsgálata infravörös spektroszkópiai módszerrel, különös tekintettel a Ca-bóroxazolidin diklóracetilezésére. (disertaĵo, 1968)
  • Infravörös spektroszkópia. (kunaŭtoro, monografio, 1968, angle: 1975)
  • Kinetic Deuterium Isotope Effect and Hydrogen Bonding. (kunaŭtoro, 1975)
  • A bórsav-karbamid kölcsönhatás vizes oldatban. (kunaŭtoro, 1985)
  • Tanulmányok a rezgési spektroszkópia témakörében. (disertaĵo, 1993)
  • Stabil izotóppal jelzett termotróp folyadékkristályok előállítása és vizsgálata. (kunaŭtoro, 1998)
  • Kétmagvú palládium nitrén- és azidkomplexek. (kunaŭtoro, 2007).

Referencoj

[redakti | redakti fonton]
Ĉi tiu artikolo estas verkita en Esperanto-Vikipedio kiel la unua el ĉiuj lingvoj en la tuta Vikipedia projekto.