La frontera invisible
La frontera invisible | |
---|---|
Aŭtoroj | |
Lingvoj | |
Eldonado | |
La frontera invisible (La nevidebla landlimo) estas romano de la hispana verkisto Joan Manuel Gisbert, publikigita en 1992. Joan Manuel Gisbert estas verkisto de fantasta porinfana kaj porjunula literaturo.
Intrigo
[redakti | redakti fonton]Parizo, 1899. Pro enfiltrado, kelkaj fakuloj pri okultismaj sciencoj ekkonas, ke polico uzas misteran mediumon por solvi malfacilajn murdokazojn. Tiuj sukcesoj ekscitas la okultistojn, kiuj konsideras esenca celo la esploradon pri tiu eksterordinara rolulo. Inter krimoj, suspektoj kaj kovroj, la okazaĵoj drivas ĝis malkovri neatenditajn okazaĵojn gravajn en la historio de la polica esplorado.[1]
La verko
[redakti | redakti fonton]La mesaĝo de la verko komplikiĝas inter la medio de policaj historioj kaj okultismaj aferoj. "Moderna" polico turnas sin al tia sciaro, sed finfine estas la tekniko pri fingrospuroj, kio sukcesas. Oni intermetas apartajn tekstojn, kiel gazetarikolo, petero ktp. Nek la intrigo nek la rolpriskribado estas sufiĉe zorgita, ĉar la aŭtoro preferas celi la surprizon en junula leganto.
Referencoj
[redakti | redakti fonton]- ↑ El la propaganda noto de la eldonejo.
Bibliografio
[redakti | redakti fonton]- Joan Manuel Gisbert, La frontera invisible, SM, Madrido, 1992.