Jiří František Chaloupecký

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Jiří František Chaloupecký
Persona informo
Aliaj nomoj Ant. Knobloch • Jiří Ráz
Naskiĝo 28-an de februaro 1890 (1890-02-28)
en Dolní Počernice
Morto 10-an de aprilo 1922 (1922-04-10) (32-jaraĝa)
en Prago
Tombo tombejoj de Olšany
Lingvoj EsperantoIdoĉeĥa
Ŝtataneco Ĉeĥoslovakio
Okupo
Okupo esperantistoidisto
vdr

Jiří František CHALOUPECKÝ (28-a de februaro 189010-a de aprilo 1922) estis ĉeĥa esperantisto, fondis (1911) Laboristan Unuiĝon Esperantistan en Prago, fakon de socialdemokratia Laborista Akademio, kaj klasbatalan gazeton La Kulturon en 1912. En 1913 li pasis al Ido. Chaloupecký aliĝis al la komunista partio tuj post ĝia fondo. Li estis iniciatinto de la unua Spartakiado de la Federacio de Laboristaj Korpedukaj Uniĝoj (FDT) en Prago, Na Maninách, en 1921. Kelkloke tie aperigis surskriboj en Ido. Li mortis juna, lia enterigo en aprilo 1922 estis grava komunista manifestacio.

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]

Ĉi tiu artikolo estas verkita en Esperanto-Vikipedio kiel la unua el ĉiuj lingvoj en la tuta Vikipedia projekto.