Paolo Monti

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Paolo Monti
Persona informo
Naskiĝo 11-an de aŭgusto 1908 (1908-08-11)
en Novaro
Morto 29-an de novembro 1982 (1982-11-29) (74-jaraĝa)
en Milano
Tombo Anzola d'Ossola
Lingvoj itala
Ŝtataneco ItalioReĝlando Italio
Alma mater Universitato Bocconi
Familio
Patro Romeo Monti
Okupo
Okupo fotisto
vdr

Paolo MONTI (n. la 11-an de aŭgusto 1908, m. la 29-an de novembro 1982)[1] estis itala fotisto, konsiderata unu el la plej grandaj el Italio.[2][3] Li estas konata pro sia fotarto pri arkitekturo.[4]

Kariero[redakti | redakti fonton]

Ekkariere, Monti eksperimentis per abstraktismo same kiel per efektoj kiaj movo kaj difrakto. En 1953, li iĝis profesia fotisto. Li laboris ĉefe por arkitekturaj reproduktoj kiuj estis uzitaj de eldonistoj de gazetoj kaj libroj por ilustraĵoj. Starte el 1966, Monti katalogis historiajn centrojn de italaj urboj.[3]

Li helpis fondi la klubon La Gondola en 1947 kiu baldaŭ iĝis grava trajto de la internacia avangarda fotomovado. En 1953 Monti iĝis profesia fotisto, kiu laboris ĉefe por gazetoj en la fakoj de arkitekturo kaj desegno. Li helpis ilustri ĉirkaŭ 200 volumojn pri urboj kaj regionoj, arkitektoj kaj artistoj.[5]

Starte el ĉirkaŭ 1965 li fotis ilustraĵojn por historio de la itala literaturo kaj ankaŭ valojn de Apeninoj kiel tiuj de la regiono Emilia-Romagna. Poste lia fotaro rilatis al la historio de la italan arto ĝenerale. Ekde 1980 li koncentriĝis en fotarte dokumenti la heredon de Novara,[1] Lago Orta kaj la Valo de Ossola.[5] Pro tiu laboro, en 1981 li ricevis la tutlandan premion Umberto Zanotti Bianco. Monti mortis en Milano la 29-an de novembro 1982.[1]

Publications[redakti | redakti fonton]

  • Paolo Monti. Milan: Gruppo Editoriale Fabbri, 1983. OCLC 42777603. Teksto de Antonio Arcari.
  • Paolo Monti: Fotografo di Brunelleschi: le Architetture Fiorentine. Casalecchio di Reno, Bologna: Grafis, 1986. OCLC 16145381. Eldonaĵo de Franco Bonilauri. Kun eseo de Salvatore Di Pasquale, "Filippo Brunelleschi dal mito al mistero".[6]
  • Fotografie 1950–1980. Milan: F. Motta, 1993. (ISBN 9788871790282). Eldonaĵo de Giovanni Chiaramonte.

Ekspozicioj[redakti | redakti fonton]

  • Unua Bienala Internacia Fotekspozicio, Venecio, 1957.[7]

Kolekto[redakti | redakti fonton]

La verkaro de Monti estas ekspoziciata en la jena permanenta kolekto:

  • Pinacoteca del Castello Sforzesco, Muzeoj de la Castello Sforzesco, Milano[2]

Galerio[redakti | redakti fonton]

Notoj[redakti | redakti fonton]

  1. 1,0 1,1 1,2 Monti, Paolo (itale). Dizionario Biografico degli Italiani. Treccani. Alirita 12a de Aprilo 2016.
  2. 2,0 2,1 Paolo Monti, Milan. Pirelli Skyscraper. Pinacoteca del Castello Sforzesco. Alirita 8a de Oktobro 2016.
  3. 3,0 3,1 Paolo Monti Photographer. La Gondola. Alirita 8a de Aprilo 2016.
  4. Lynne Warren. (2005) Encyclopedia of Twentieth-Century Photography. Routledge, p. 60. ISBN 9781135205430.
  5. 5,0 5,1 "Paolo Monti Fotografo". Arkivigite je 2022-05-23 per la retarkivo Wayback Machine beic.it. Alirita la 10an de Marto 2022.
  6. "Paolo Monti, fotografo di Brunelleschi : le architetture fiorentine" Worldcat. Alirita la 8an de Oktobro 2016
  7. Martina Caruso. (2016) Italian Humanist Photography from Fascism to the Cold War. Bloomsbury Publishing, p. 127–128. ISBN 9781474246965.