¿Qué hace una chica como tú en un sitio como éste?

El Vikipedio, la libera enciklopedio
¿Qué hace una chica como tú en un sitio como éste?
filmo
Originala titolo ¿Qué hace una chica como tú en un sitio como éste?
Originala lingvo hispana lingvo
Kina aperdato 25 sep. 1978
Ĝenro filma dramo
Kameraado Javier Aguirresarobe
Reĝisoro(j) Fernando Colomo
Scenaro Fernando Colomo • Jaime Chávarri
Muziko de Luis de Pablo • Burning
Rolantoj Carmen Maura • Héctor Alterio • Mercedes Sampietro • Pedro Almodóvar • Kiti Mánver • Laly Soldevila • Marta Fernández Muro • Pedro Díez del Corral • Pedro Beltrán
IMDb
vdr

¿Qué hace una chica como tú en un sitio como este? (Kion faras virino kiel vi ĉe loko kiel tiu?) estas hispana filmo de 1978 reĝisorita de Fernando Colomo kaj ĉefrolulita de Carmen Maura.

Intrigo[redakti | redakti fonton]

Averto: La teksto, kiu sekvas, malkaŝas detalojn pri la intrigo de la rakonto.

Rosa estas mezaĝa virino (Carmen Maura) kiu vidas kiel ŝia vivo radikale ŝanĝiĝas kiam ŝi divorcas el sia edzo Jorge (Félix Rotaeta) kaj konas junan rokiston. Spite diferencojn, ambaŭ vivas emociajn situaciojn en etoso de madrida nokto. Tamen la ĵaluza eks-edzo persekutas la virinon.

Averto: Malkaŝado de la intrigo de la rakonto ĉi tie finiĝas.

Komentoj[redakti | redakti fonton]

La filmo ege sukcesis en la fino de la 1970-aj jaroj, epoko de la Hispana transiro al demokratio, kaj aparte sukcesis pro la muziko de la grupo de rok-muziko Burning, kiu popularigis kanton samnoman kiel la filmo. La tiam apenaŭ konata Pedro Almodóvar aperas kiel stunto distingebla en kelkaj scenoj.