Ábrahámhegy
Ábrahámhegy [AbrahAmhedj] estas malgranda vilaĝeto kun titolo vinvilaĝo en Hungario, en regiono Meza Transdanubio, en Veszprém (departemento), en Distrikto Tapolca. La loknomo signifas hungare: Abraham-monto.
Bazaj informoj
[redakti | redakti fonton]- Areo: 15 km²
- Loĝantaro: 500
- Poŝtkodo: 8256
- Telefonprefikso: 87
La vilaĝo situas inter monto kaj norda bordo de Balatono laŭ ĉefvojo kaj fervojo Székesfehérvár-Keszthely. Révfülöp troviĝas 5 km-ojn for.
Historio
[redakti | redakti fonton]La unua mencio pri la vilaĝo devenis el 1082 en formo Ábram. La fervojo atingis la vilaĝon en 1909. Ĝis 1913 la komunumo apartenis al Salföld. Inter 1913-1991 la vilaĝo unuiĝis kun Balatonrendes. La komuna nomo ĝis 1977 estis Balatonrendes, poste Ábrahámhegy. La vinvilaĝo apartenas al vinregiono Badacsony.
Vilaĝservoj estas kulturdomo, kulturcentro, biblioteko, interretejo, kuracejo, familihelpa servo, movpoŝto.
Vidindaĵoj
[redakti | redakti fonton]- katolika preĝejo omaĝe al Ladislao la 1-a (Hungario) de 1986
- romkatolika preĝejeto omaĝe al Sankta Filipo kaj Sankta Jakobo de 1614
- kapelo omaĝe al Sankta Ivano de 1757
- akvomuelejo el la 18-a jarcento
- restaĵo de romanika preĝejo el la 13-a jarcento
- sonorilostablo
- muzeeto
- elvidejo de 2002