Ádám Friedrich

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Ádám Friedrich
Persona informo
Naskiĝo 19-an de decembro 1937 (1937-12-19)
en Debrecen
Morto 9-an de decembro 2019 (2019-12-09) (81-jaraĝa)
Lingvoj hungara
Ŝtataneco Hungario
Okupo
Okupo kornisto • muzikinstruisto • universitata instruisto • muzikisto
vdr

Ádám Friedrich [fridriĥ], laŭ hungarlingve kutima nomordo Friedrich Ádám estis hungara kornisto, mezlerneja kaj altlerneja instruisto.

Ádám Friedrich [1] naskiĝis la 19-an de decembro 1937 en Debrecen, li mortis 9-an de decembro 2019.

Biografio[redakti | redakti fonton]

Ádám Friedrich frekventis bazlernejon en Hajdúböszörmény, poste konservatorion en Miskolc inter 1951 - 1956, fine li akiris diplomon en Muzikarta Altlernejo Ferenc Liszt (lia instruisto estis Zoltán Lubik). Jam dum la studentaj jaroj li estis ano de simfonia orkestro, poste de aliaj similaj orkestroj (inter 1966-1991 li estis primara kornisto). Li ofte turneis-koncertis kun orkestro ne nur en Eŭropo, sed ankaŭ en Usono, Japanio, Aŭstralio. En 1971 li ekinstruis en muziklernejo, post 2 jaroj en konservatorio (ambaŭ en Budapeŝto), ekde 1983 en la Muzikarta Altlernejo. Inter 1994 kaj 2004 li instruis ankaŭ en Universitato de Miskolc, krome li gvidis majstrokursojn enlande kaj eksterlande. Li ricevis premiojn ekde 1984.

Elektitaj libroj[redakti | redakti fonton]

  • Réz-metszetek (2003)
  • Böszörménytől Böszörményig (2015)
  • A harmadik... (2016)

Fontoj[redakti | redakti fonton]

Referencoj[redakti | redakti fonton]