Ádám Kondorosi

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Ádám Kondorosi
Persona informo
Naskiĝo 29-an de julio 1946 (1946-07-29)
en Budapeŝto
Morto 21-an de januaro 2011 (2011-01-21) (64-jaraĝa)
en Szeged
Lingvoj hungaraangla
Ŝtataneco Hungario
Familio
Edz(in)o Éva Kondorosi
Parencoj Béla Johan
Okupo
Okupo biologo
vdr

Ádám Kondorosi [kondoroŝi], laŭ hungarlingve kutima nomordo Kondorosi Ádám estis hungara biologo, membro ordinara de Hungara Scienca Akademio (1998), membro de Academia Europaea (1991). Li estas nepo de Béla Johan.

Ádám Kondorosi [1] naskiĝis la 29-an de julio 1946 en Budapeŝto. Li mortis la 21-an de januaro 2011 en Szeged.

Biografio[redakti | redakti fonton]

Ádám Kondorosi frekventis universitaton en Budapeŝto inter 1964-1969, poste li eklaboris en biologia genetika instituto en Szeged. Li estis visdirektoro inter 1984-1988. En la sekva jaro kune kun lia edzino Éva Kondorosi ili ekesploris en instituto en Gif-sur-Yvette. En 1986 li doktoriĝis antaŭ MTA. En 1989 li ricevis rangon titulara universitata profesoro en universitato de Gödöllő, kie li iĝis ankaŭ katedrestro. Li okupiĝis precipe pri genetiko de kreskaĵoj. Li ricevis hungarajn kaj eksterlandajn premiojn ekde 1985.

Verkaro (elekto)[redakti | redakti fonton]

  • Circular Lingage Map of Rhizobium meliloti Chromosome (1977)
  • Organization, Structure and Symbiotic Function of Rhizobium meliloti Modulation Genes Determing Host-Specifity for Alfalfa (1986)
  • Jelmolekulák szerepe a Rhizobium-növény szimbiózis kialakulásában (1991)
  • A szimbiózis molekuláris alapjai (2000)

Fontoj[redakti | redakti fonton]