Ágnes Kenyeres

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Ágnes Kenyeres
Persona informo
Naskonomo Bolgár Ágnes
Naskiĝo 22-an de julio 1911 (1911-07-22)
en Budapeŝto
Morto 23-an de oktobro 2012 (2012-10-23) (101-jaraĝa)
Lingvoj hungara
Ŝtataneco Hungario
Alma mater Universitato Eötvös Loránd
Familio
Edz(in)o Imre Kenyeres
Infano Zoltán Kenyeres
Okupo
Okupo vortaristo • bibliotekisto
vdr

Ágnes Kenyeres [Agneŝ kenjereŝ], laŭ la hungarlingve kutima nomordo Kenyeres Ágnes estis hungara bibliotekisto, leksikografo. Ŝia origina familia nomo estis Bolgár, ŝiaj geedziĝaj nomoj estis (laŭ la hungarlingve kutima nomordo) Kenyeres ImrénéKenyeresné Bolgár ÁgnesKenyeres Ágnes. Ŝia filo estis Zoltán Kenyeres.

Ágnes Bolgár[1][2] naskiĝis la  22-an de julio 1911(nun 1911-07-22) en Budapeŝto, ŝi mortis la 23-an de oktobro 2012.

Biografio[redakti | redakti fonton]

Ágnes Kenyeres devenis el juda familio. Ŝi akiris diplomon en Scienca Universitato Péter Pázmány, ŝia disertaĵo aperis en 1934. Plej longe ŝi laboris en la Universitata Biblioteko (Budapeŝto), kie ŝi okupiĝis pri latinlingvaj manuskriptoj. Ŝi edziniĝis en 1935, sed pli frue ŝi konvertiĝis al la katolikismo por la geedziĝo, ŝi naskis filon en 1939, ŝi vidviniĝis en 1962. Ŝi ricevis premiojn en 1948 kaj 1953.

Elektitaj kontribuoj[redakti | redakti fonton]

  • Magyar bájoló imádságok a XV-XVI. századból (disertaĵo, 1934)
  • Egressy Gábor levelei Kazinczy Gáborhoz (kompilaĵo, 1960)
  • Szabó Károly és Kazinczy Gábor. Adalékok Szabó Károly levelezéséhez (1966)
  • Magyar életrajzi lexikon, 1-2. (ĉefredaktoro, 1967-1969, aldonoj en 1981, pliaj aldonaĵoj inter 1978-1991; 1994)
  • Ifj. Imre József (kunaŭtoro, 1979)
  • Egy könyvtár hétköznapjai (1985)
  • Kulturális kisenciklopédia (ĉefredaktoro, 1986)

Fontoj[redakti | redakti fonton]

Referencoj[redakti | redakti fonton]