Ágoston Balás

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Ágoston Balás
Persona informo
Naskiĝo 1680
en Kézdiszentlélek (Transilvanio)
Morto la 26-an de aŭgusto 1748
en Esztelnek (Aŭstria Imperio, Transilvanio)
Ŝtataneco Hungario
Okupo
Okupo katolika sacerdoto
vdr

Ágoston Balás [Agoŝton bala:ĵ], laŭ hungarlingve kutima nomordo BALÁS Ágoston estis transilvania hungara franciskano, instruisto.

Ágoston Balás naskiĝis en Kézdiszentlélek en 1680 kaj mortis en Esztelnek la 26-an de aŭgusto 1748.

Biografio[redakti | redakti fonton]

Oni ordinaciis pastro Ágoston Balás en 1708 kaj li instruis en franciskana lernejo de Csíksomlyó. En jaroj 1721–1724 li estis sekretario de franciskana provinco kaj teologia preleganto.

Verkoj pli gravaj[redakti | redakti fonton]

Li adaptis la kantkolekton Cantionale Catholicum (1719) de Johano Kájoni kaj la psalmelodiojn li publikis kun muziknotoj.

Literaturo[redakti | redakti fonton]

  • György József: A ferencrendiek élete és működése Erdélyben (Kolozsvár, 1930).

Fontoj[redakti | redakti fonton]

  • Magyar Életrajzi Lexikon [1]