Ágoston Zimmermann

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Salti al navigilo Salti al serĉilo

Ágoston Zimmermann [Agoŝton cimerman], laŭ hungarlingve kutima sinsekvo Zimmermann Ágoston estis hungara bestkuracisto, anatomo, profesoro, membro (korespondanta en 1922, ordinara en 1934, honora en 1942) de Hungara Scienca Akademio.

Ágoston Zimmermann [1] naskiĝis la 3-an de decembro 1875 en Mór (urbo). Li mortis la 6-an de oktobro 1963 en Budapeŝto.

Biografio[redakti | redakti fonton]

Ágoston Zimmermann frekventis universitaton en Budapeŝto, poste ekde 1896 li ekinstruis en la bestkuracista akademio. En 1910 li atingis la instruan rangon privata profesoro, krome en la bestkuracista altlernejo publika eksterordinara profesoro. En 1933 kaj 1939 li estis rektoro. En 1946 li pensiuliĝis. Li okupiĝis pri anatomio de hejmbestoj. Li ricevis premion Kossuth en 1957.

Elektitaj publikaĵoj[redakti | redakti fonton]

  • Anatómiai gyakorlatok háziállatokban (1911)
  • A házinyúl természetrajza és hasznosítása (1917)
  • Háziállatok anatómiája (Anatomio de hejmbestoj), (1920)

Fontoj[redakti | redakti fonton]

Ĉi tiu artikolo estas verkita en Esperanto-Vikipedio kiel la unua el ĉiuj lingvoj en la tuta Vikipedia projekto.