Ármin Schwenszky

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Ármin Schwenszky
Persona informo
Naskiĝo la  7-an de aprilo 1846(nun 1846-04-07)
en Bánát-Komlós (Transilvanio, Aŭstra Imperio)
Morto la 20-an de januaro 1927
en Budapeŝto
Lingvoj hungara
Ŝtataneco Hungara reĝlandoAŭstra imperio
Alma mater Veterinara Universitato de Budapeŝto
Okupo
Okupo bestokuracisto • universitata instruisto
vdr

Ármin Schwenszky [ŝvenski], laŭ hungarlingve kutima nomordo Schwenszky Ármin estis hungara bestokuracisto, altlerneja instruisto.

Ármin Schwenszky[1] naskiĝis la 7-an de aprilo 1846 en Bánát-Komlós (Transilvanio kaj Banato, Aŭstra Imperio, nuntempa Comloșu Mare en Rumanio), li mortis la 20-an de januaro 1927 en Budapeŝto.

Biografio[redakti | redakti fonton]

Ármin Schwenszky frekventis gimnazion en Kecskemét, poste li akiris bestokuracistan diplomon en Veterinara Instituto de Budapeŝto en 1877. Post la diplomo li estis asistanto en la sama loko (1878-1880), pli poste li gvidis la kvarantenan stacion pri porkoj en Kőbánya du jarojn. Inter 1882 kaj 1914 li instruis en la instituto (intertempe altlernejo). Li okupiĝis pri malsanoj de la hufoj. Li pensiuliĝis en 1915. Li ricevis regxan premion en 1896.

Elektitaj kontribuoj[redakti | redakti fonton]

  • Közlemény az 1878. évben uralgott keleti marhavészről (1878)
  • Mérési kisérletek a lóláb különböző állásain, különös tekintettel a patára (1889)
  • Mérési kisérletek a pata mechanismusáról (1890)
  • Patkolástani kézikönyv (manlibro kun Béla Nádaskay, 1891, 3-a eldono: 1898)
  • Szarvasmarha csülkeire való födeles patkó (1901)

Fontoj[redakti | redakti fonton]

Referencoj[redakti | redakti fonton]

Ĉi tiu artikolo estas verkita en Esperanto-Vikipedio kiel la unua el ĉiuj lingvoj en la tuta Vikipedia projekto.