Árpád Marcis
Árpád Marcis | |
---|---|
Persona informo | |
Naskiĝo | 17-an de februaro 1884 en Budapeŝto |
Morto | 21-an de julio 1951 (67-jaraĝa) en Budapeŝto |
Tombo | Tombejo Farkasrét |
Lingvoj | hungara |
Ŝtataneco | Hungario |
Alma mater | Veterinara Universitato de Budapeŝto |
Okupo | |
Okupo | bestokuracisto |
Árpád Marcis, laŭ hungarlingve kutima nomordo Marcis Árpád estis hungara bestokuracisto, altlerneja instruisto.
Árpád Marcis[1] naskiĝis la 17-an de februaro 1884 en Budapeŝto, li mortis la 21-an de julio 1951 en Budapeŝto.
Biografio[redakti | redakti fonton]
Árpád Marcis akiris bestokuracistan diplomon en Veterinara Altlernejo de Budapeŝto en 1908. Post la diplomo li laboris en la veterinara instituto pri bestaj epidemioj ĝis 1928, poste en alia instituto pri higieno. Intertempe en 1918 li doktoriĝis en la altlernejo, poste samloke lia habilitiĝo okazis en 1925. Li ricevis la titolon ĉefkonsilisto en 1941, post 2 jaroj li estis institutestro en tiutempe hungara urbo Kolozsvár. Li pensiuliĝis en 1946, tamen poste li estis konsilisto en uzino pri vakcinoj. Li laboris efike kontraŭ la bestaj epidemioj.
Elektitaj kontribuoj[redakti | redakti fonton]
- A takonykór kórjelzése az agglutinációval és a komplementum megkötésével (1911)
- A vérvizsgálatok értéke a takonykór kórjelzésével – Der diagnostische West der Bluntuntersuchungen beim Rotz (1914)
Fontoj[redakti | redakti fonton]
- hungarlingva biografio
- hungarlingva biografio (la koncerna teksto estas legebla pli malsupre) Arkivigite je 2020-03-22 per la retarkivo Wayback Machine
- [1]