Árpád Pusztai

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Árpád Pusztai
Persona informo
Naskiĝo 8-an de septembro 1930 (1930-09-08)
en Budapeŝto
Morto 17-an de decembro 2021 (2021-12-17) (91-jaraĝa)
en Aberdeen
Lingvoj angla
Ŝtataneco Unuiĝinta Reĝlando (Britio)Hungario
Alma mater Universitato Eötvös Loránd
Okupo
Okupo biologo • biokemiisto
vdr

Árpád Pusztai [pustai], laŭ hungarlingve kutima nomordo kaj kun plena nomo Pusztai Árpád János estis hungara-brita biokemiisto, nutristo, kiu pasigis 36 jarojn ĉe la Esplora Instituto Rowett en Aberdeen. Li estis mondospecialisto pri en:lectin, verkante 270 artikolojn kaj tri librojn pri tio.

Árpád Pusztai[1] naskiĝis la 8-an de septembro 1930 en Budapeŝto, li mortis la 17-an de decembro 2022 en Aberdeen.

Biografio[redakti | redakti fonton]

Árpád Pusztai maturiĝis en gimnazio en sia naskiĝurbo, poste li akiris diplomon pri kemio en Scienca Universitato Loránd Eötvös en 1953. Post siaj studoj li havis postenon en Hungara Scienca Akademio, sed post la Hungara revolucio de 1956 li disidis al Britio, iom poste li doktoriĝis en instituto en Londono. En 1963 li estis invitita aliĝi al la menciita instituto en Aberdeen. En 1988 li ricevis stipendion. En 1995 li komencis esplori terpomojn modifitajn genetike.

Skandalo[redakti | redakti fonton]

En 1998 Pusztai diris en intervjuo, ke lia grupo observis damaĝojn al intestoj kaj imunsistemoj de ratoj nutritaj per genetike modifitaj terpomoj. Li ankaŭ diris, "Se mi havus la elekton, mi certe ne manĝus ĝin", kaj ke "mi trovas tre maljusta uzi niajn kuncivitanojn kiel domanarojn." Poste lia kontrakto ne estis renovigita en la instituto. En 1999 21 konataj sciencistoj apogis esplorojn de Pusztai, tamen li hejmenvenis al Hungario.

Li ricevis 2 germanajn premiojn en 2005 kaj 2009. Li havas edzinon, kiu naskis 2 filinojn.

Fontoj[redakti | redakti fonton]

Referencoj[redakti | redakti fonton]